József Papp (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PAPP József (21-a de aprilo 1914, Debrecen1978 per pulmospasmo)

Laŭprofesie li estis seruristo, mekanikisto. Dum siaj lastaj laborjaroj antaŭ pensiiĝo, li estis fakinstruisto de metilernantoj. Li engaĝis sin al la socialisma movado. En la fabriko MGM (Hungara Rullagro-Uzino) en Debrecen, kie li laboris tra longaj jaroj li agadis kiel sekretario de ÜB (Uzina Komitato de Sindikato).

Li verŝajne eklernis Esperanton en la jaro 1930, en la kulturhejmo laborinta en la urbodistrikto Csapó (Ĉapo’) de Debrecen. Lia rolado en la loka Esperanto-movado ne ŝiriĝis dum la unua duono de la 1950-aj jaroj, kiam Esperanto estis devigite silentanta. Kiel aliaj memkonsciaj sindikatanoj li ne ĉesis agadi persone en la internacia Esperanto-movado. En tiuj jaroj esperantistoj regule kunvenadis en la klubejo „Flugilhava Rago” de la lokaj fervojistoj, en la strato Hunyadi (poste placo Petőfi). Tiam okazis amiketosaj grupkunvenoj en la klubejo de la lokaj fervojistoj, kiujn regule ĉeestis s-anoj Ambrus TÓTH kaj László Tóth, István Huszár, Kálmán Papp kaj multaj aliaj el la pionira periodo de la loka Esperanto-movado.

En majo 1956 refondiĝis la Esperanto-rondo fervojista sub la nomo „Paco kaj Amikeco”. Kontribuintoj estis d-ro Géza Berki, d-ro József Mátéffy, fondintoj: Lajos Takács, János Csongrádi kaj László Orgován, krom la fratoj TÓTH.

Kiel membro kaj fine kiel kasisto de la grupo „Paco kaj Amikeco”, József PAPP plenumis plurajn taskojn movadajn. Tra jaroj li gvidis Esperanto-kursojn por komencantoj, plej ofte en baza lernejode la urbodistrikto Téglás de Debrecen. Li ĉiam partoprenis la gravajn eventojn de la loka Esperanto-movado, ekzemple en junio 1959 en Orient-Hungarlanda Esperanto-Renkontiĝo, en 1966 en la postkongreso de la UK budapeŝta en Debrecen. En la jaro 1968 li – kun siaj edzino kaj filino – ĉeestis Klaipedan kun la esperantista kulturrondo (koruso) de la fervojista fakgrupo, kies granda sukceso eĥiĝis tra jaroj.

Lia filo estis Tibor Papp, iama redaktisto de Debrecena Bulteno.

El Debrecena Bulteno, n-ro 81, aprilo 1994.