Jörg Gersonde
Jörg Gersonde | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1965 (58-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jörg GERSONDE (naskiĝis en junio 1965 en Schwerin) estas germana esperantisto loĝanta en Köthen. Li estis membroadministranto kaj estrarano de Germana Esperanto-Asocio, krome organizanto de Printempa Semajno Internacia.
Jörg Gersonde abiturientiĝis en 1983 en speciala klaso pri matematiko kaj fiziko ĉe la universitato de Halle (Saale). Li studis matematikon ĉe Martin-Luther-universitato en la jaroj 1983 ĝis 1989 kaj doktoriĝis per disertaĵo pri optimumigo en 1989/1990. Nun li instruas matematikon al studantoj pri agrikulturo en la Universitato de Halle.