Jörg Rüpke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jörg Rüpke
Persona informo
Jörg Rüpke
Naskiĝo 27-an de decembro 1962 (1962-12-27) (61-jaraĝa)
en Herford
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de Tubingeno vd
Profesio
Okupo lingvistoverkisto • klasika filologo • religiosciencisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Erfurto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Metamorfozoj de Ovidio en angla traduko de 1632.

Jörg RÜPKE (naskiĝinta la 27-an de decembro 1962 en Herford) estas germana klasika filologo kaj fakulo pri religioj. Kun John Scheid kaj Mary Beard li konsideriĝas unu el la plej grandaj nunaj ekspertoj pri la historio de romia religio.

Kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe la universitatoj de Bonn, Lancaster kaj Tübingen, kie li doktoriĝis en 1989 ĉe Burkhard Gladigow. Lia habilitiĝo estis en 1994. Inter 1995 kaj 1999 li estis profesoro de klasika filologio en Potsdam, ekde aprilo 1999 li deĵoras kiel profesoro por kompara religiscienco ĉe la Universitato de Erfurto.

De 2000-2008 li estis kunordiganto de programo de Germana Esplorada Asocio (Deutsche Forschungsgemeinschaft – DFG) pri romiaj imperia kaj provinca religio[1]. Ekde 2008 li estas kundirektoro de la esplorista grupo Religia individuigo en perspektivo historio kaj daŭra membro ĉe la erfurta Centro “Max Weber” kiel ankaŭ porparolanto de la erfurta porstudinta seminario Religio en modernigaj procesoj.

Aliaj etapoj:

De la 14-a de januaro ĝis la 1-a de julio 2008 (antaŭ la enoficigo de Kai Brodersen) li provizore estis la rektoro de la Universitato de Erfurto.

Premioj aljuĝitaj[redakti | redakti fonton]

  • 2008: premio Gay-Lussac-Humboldt por germana-franca kunlaboro[2]
  • 2010: premio de la ‘’Deutscher Börsenverein’’[3]
  • 2012: turingia esplorista premio por la esploradoj de fundamentaĵoj (Thüringer Forschungspreis für Grundlagenforschung)
  • 2012: membriĝo al la Germana konsilio de sciencoj (Wissenschaftsrat) fare de la Prezidanto de Germanio[4]
  • 2013: Rüpke iĝis membro de Academia Europaea.
  • 2015: Rüpke iĝis membro de Academia Scientiarum et Artium Europaea

Publikigoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Domi militiae: Die religiöse Konstruktion des Krieges in Rom, 1995, Stuttgart: Steiner.
  • Kalender und Öffentlichkeit: Die Geschichte der Repräsentation und religiösen Qualifikation von Zeit in Rom. (= Religionsgeschichtliche Versuche und Vorarbeiten, 40), 1995 Berlin: de Gruyter.
  • Barchiesi, Alessandro; Jörg Rüpke; Susan Stephens (eld.): Rituals in Ink: A Conference on Religion and Literary Production in Ancient Rome, Held at Stanford University in February 2002 (Potsdamer altertumswissenschaftliche Beiträge 10), 2004, Stuttgart: Steiner.
  • Clifford Ando, Jörg Rüpke (eld.): Religion and Law in Classical and Christian Rome (Potsdamer altertumswissenschaftliche Beiträge 15), 2006, Stuttgart: Steiner.
  • Corinne Bonnet, Jörg Rüpke, Paolo Scarpi (eld.): Religions orientales – culti misterici: Neue Perspektiven – nouvelle perspectives – prospettive nuove (Potsdamer altertumswissenschaftliche Beiträge 16), 2006, Stuttgart: Steiner.
  • Religion of the Romans. Tradukita kaj eldonita de Richard Gordon, 2007, Cambridge: Polity Press.
  • (Eld.): A Companion to Roman Religion ( =Blackwell Companions to the Ancient World), 2007, Malden, MA/Oxford: Blackwell.
  • Fasti sacerdotum: A Prosopography of Pagan, Jewish, and Christian Religious Officials in the City of Rome, 300 BC to AD 499. (= Biographies of Christian Officials by Anne Glock). Tradukita fare de. David Richardson, 2008, Oxford: Oxford University Press.
  • Jörg Rüpke, John Scheid (eld.): Bestattungsrituale und Totenkult in der römischen Kaiserzeit/Rites funéraires et culte des morts aŭ temps impériales (Potsdamer altertumswissenschaftliche Beiträge 27), 2009, Stuttgart: Steiner.
  • The Roman Calendar from Numa to Constantine: Time, History, and the Fasti. Tradukis David M. Richardson. 2011, Boston: Wiley-Blackwell.
  • Von Jupiter und Christus: Religionsgeschichte in römischer Zeit, 2011, Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft.
  • Rationalization and Religious Change in Republican Rome. 2012, Pennsylvania: University of Philadelphia Press (eldonota).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-02. Alirita 2013-08-21.
  2. [1]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2013-08-21.
  4. [2]