Kálmán Németh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Németh
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1897 (1897-04-07)
en Gherla
Morto 26-an de marto 1966 (1966-03-26) (68-jaraĝa)
vdr

NÉMETH Kálmán [ne'met], P. Gellért, (pseŭdnimoj Fegyverneki, Krónikás, Pukk Pál) (7-a de aprilo 1897, Szamosújvár26-a de marto 1966, Brownsville, (USA) ?), estis rumanuja hungara romia katolika eklezia verkisto, redaktoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li komencis la mezlernejon en sia naskiĝurbo kaj finis en Medgyes en seminario de franciskanoj (1916). Siajn teologiajn studojn li finis en Vajdahunyad en la franciscana instituto teologia (1919). Li estis instruisto en Odorheiu Secuiesc, Făgăraş (1922-24), vikario en Kluĵo (1924-31). Li estis kunredaktoro de A Hírnök (1926-28) kaj de Katholikus Világ (1926-30). Ekde 1931 li estis pastro en Dej, poste en Bukovino en vilaĝoj Józseffalva, Hadikfalva kaj Istensegíts. Post la forbrulo de tiu lasta vilaĝo li organizis la helpadon de damaĝitoj. Li partoprenis en la transloĝigo de la vilaĝanoj al Bácska (Hungarujo), poste li rifuĝigis la loĝantojn al Dunántúl por savi ilin de militfronto. Post 1945 li loksidiĝis en Usono kaj iĝis pastro de kongregacio en Brownsville. Ekde 1963 li estis la redaktoro de la hungarlingvaj paĝoj de la kvarlingva gazeto Catholic World. Li verkis ankaŭ arthistoriajn studojn (Albrecht Dürer).

Pli gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kis uram, hogy volt? (Egy "komojodó" fiú feljegyzései. kun la desegnaĵoj de Sándor Szopos. Kv. 1930);
  • Égő hegy (Alkalmi sorok a kolozsvári Alvernáról. Kun Ferenc Mael kaj Béla Pap Jánossy, kun la ilustraĵoj de Sándor Tomcsa. Kv. 1930);
  • Százezer szív sikolt (Hazatért és hazavágyó magyarok verőfényes Golgotája. "Zenélő kút" Könyvműhely, Bácsjózseffalva 1943).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Romániai Magyar Irodalmi Lexikon