Kálmán Rozsnyay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Rozsnyay
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1871 (1871-06-22)
en Arad
Morto 14-an de novembro 1948 (1948-11-14) (77-jaraĝa)
en Verőce
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Gizella Dapsy vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ROZSNYAY Kálmán [pr. roĵnjai], Hoschke estis hungara verkisto, tradukisto, aktoro naskiĝinta en Arad la 22-an de junio 1872 kaj mortinta en Nógrádverőce la 14-an de novembro 1948.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Kálmán Rozsnyay pristudis arton, sed li forlasis la lernejon kaj helpe de sia amiko Gergely Csiky li komencis studi en la aktorakademio, sed li ne finis eĉ tiun. Post mallonga tempo li dungiĝis en 1891 al la teatro de Ödön Láng. Li verkis, ilustris librojn, tradukis, redaktis gazetojn enlande kaj eksterlande. Li venis unua je ideo establi aktormuzeon. En 1905 li edziĝis kun maljuna aktorino Kornélia Prielle, kiu post kelkaj monatoj mortis.

El liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Emlékek, I–II (en pseŭdnomo Sidney Carton, 1904, 1909);
  • Emlékkönyv 1890–1920 (manuaskripto en la librarejo de MTA.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon