Kálmán Sántha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Sántha
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1903 (1903-07-12)
en Zrenjanin
Morto 12-an de decembro 1956 (1956-12-12) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Debreceni köztemető
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • neŭrologo
vdr

Kálmán SÁNTHA [ŝAnta], laŭ la hungara skribmaniero Sántha Kálmán estis hungara kuracisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio.

Kálmán Sántha naskiĝis la 12-an de julio 1903 en Hungario, en Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio). Li mortis la 12-an de decembro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Sántha frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en malsanulejo pri mensaj malsanoj, kie li okupiĝis ankaŭ pri esploradoj. Inter 1936-1937 li faris sciencan laboron en Montrealo helpe de stipendio. Hejmenveninta li esploris, kuracis kaj instruis en universitato de Debrecen. En 1944 li aliĝis al la demokrata parlamento, sed baldaŭe li havis konfliktojn kun la komunistoj. En 1951 li devis trude labori en malgranda malsanulejo de Balassagyarmat. Antaŭ sia morto oni denove rericevis siajn postenojn kaj anecojn. Li ricevis premion Kossuth en 1949 kaj postmorte en 1990 ankaŭ alian premion.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]