Kálmán Tisza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kálmán Tisza
Kálmán Tisza

TISZA Kálmán (n. la 10-an de decembro 1830, Geszt, Hungario – m. la 23-an de marto 1902, Budapeŝto) estis hungara ŝtatviro, elstara politikisto de la Aŭstrio-Hungario, ĉefministro de Hungario (1875–90). Li regis per la Liberala partio preskaŭ kiel en unupartia sistemo, sed oni elkonstruis formojn kaj instituciojn de la burĝa regado.

Li naskiĝis en reformata grandbienula familio, lia patro - Lajos Tisza – estis administranto de departemento Bihar, poste ĉefprefektura reprezentanto.

Kálmán Tisza eklaboris en 1848 kiel oficisto de la religi- kaj publikedukafera ministerio. Li sekvis la registaron en Debrecenon (1849). Post malvenko de la hungara revolucio de 1848, li veturis dum du jaroj en eksterlando, post lia hejmenveturo, li mastrumis sur la familia bieno. Li iĝis en 1855 helpisto de reformata eklezia distrikto de Nagyszalonta; li elpaŝis en tiu posteno kontraŭ la imperiestraj ordenoj, minacintaj la aŭtonomion de la protestantaj eklezioj (patento (?) la 1-an de septembro 1859). Li populariĝis tutlande per lia posta politika agado tiel ekz. per elpaŝo kontraŭ la oktobra diplomo de 1860. La kortego proponis por li ĉefprokuroran postenon de departemento Bihar, sed li rifuzis tion. Li iĝis en 1861 parlamenta reprezentanto de Debrecen, poste vic-prezidanto de la parlamnto. Li estis membro de la radikala Rezolucia partio (male al surskriba partio de Ferenc Deák), kaj ties gvidanto post morto de lia onklo László Teleki.

Tiun politikan formacion oni nomis tiutempe „maldekstra mezo” kaj li kritikis la interkonsenton, postulis plenumon de la „Biharaprogramo”, eldonita la 2-an de aprilo 1868. Tiu programo skizis ĉesigon de ĉiuj komunaj (aŭstra-hungara) ministerioj kaj delegitaroj, postulis memstaran hungaran armeon kaj sendependan financ-komercan sistemon. Fakte ili volis personan union kun la Aŭstra Imperio.

La alia gvidanto de maldekstra mezo, Kálmán Ghyczy aliĝis al la registara partio en 1874. En la sekva jaro eĉ Tisza forĵetis la biharan programon kaj la maldekstra mezo kaj al Deak-partio unuiĝis (3-an de marto 1875) kaj estiĝis la Liberala partio, kiu regis Hungarion dum 30 jaroj.

Tisza komence estis ministro pri internaj aferoj de la registaro de Béla Wenckheim kaj post ties abdiko ĉefministro ekde la 20-a de oktobro 1875. Li dumtempe gvidis la ministerion pri internaj aferoj (ĝis 1887) estis ministro pri financoj kaj ministro pri rilatoj al la reĝo. Li dumtempe fermane direktis la Liberalan partion, kies parlamentanoj – la t.n. mamelukoj - obeeme voĉdonis ĉiujn leĝproponojn.

Kiel ĉefministro, Tisza regis laŭ principoj de la aŭstra-hungara interkonsento de 1867 kaj tiel firmigis la dualisman ŝtatsistemon, la liberkonkuran kapitalismon kaj la liberalajn instituciojn. Oni akceptis inter 1875 kaj 1890 ĉ. 600 leĝojn, i.a. pri juroj de la urboj kaj vilaĝoj, pri ŝtata revizora kortumo, pri moderna impostado, pri ĝendarmario, ŝtata polico, pri burĝa leĝaro (tn. Csemegi-kodekso). Pliaj leĝoj estis pri modernigo de edukado, lernejaj aferoj, ekonomio, trafiko.

Post renovigo de la ekonomia interkonsento (1878), li reprezentis interesojn de la grandkapitala kaj bienega tavolo. En la ekstra politiko, li apogis decidojn de la komuna eksterafera ministro Gyula Andrássy: okupadon de Bosnio (1878), formiĝon de duopa, triopa alianco kun Germanio kaj Italio. En la interna politiko subpremis la antisemitismon, sed ne mildigis la asimilan premon je la malplimultoj.

Lia regpovo ŝanceliĝis, kiam la leĝproponoj de la tn. granda defend-diskuto (1888) dividis la regantan partion kaj komenciĝis strataj tumultoj.

Dum revizo de la ŝtatniga (?) leĝo (1890), li apogis kun la opozicio la retenon de ŝtatneco (?) de Lajos Kossuth. Ĉar la propra registaro voĉdonis kontraŭ la proponoj, li abdikis la 13-an de marto 1890.

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.