Káptalanfa
El Vikipedio
Káptalanfa estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Sümeg. Káptalan estas eklezia stabo kaj unuo apartenanta al episkopejo. La finaĵo fa signifas: kripligita formo de vilaĝo.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 900
- Poŝtkodo: 8471
- Telefonprefikso: 87
Situo [redakti]
Káptalanfa situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Devecser troviĝas 10, Sümeg 14, Ajka 20, Tapolca 26 km-ojn.
Historio [redakti]
Tiu vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1252. La kampoj apartenis al la eklezio. En 1552 la turkoj faris senhoma la komunumon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo de 1750, en 1788 pligrandigita
- ponto kun skulptaĵo de Johano Nepomuka