Károly Éjszaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Éjszaki
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1818 (1818-10-02)
en Réde
Morto 26-an de januaro 1907 (1907-01-26) (88-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo verkistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ÉJSZAKI Károly (e:jsaki) estis hungara inĝeniero, verkisto naskita en Réde la 2-an de oktobro 1818 kaj mortinta en Koloĵvaro la 26-an de januaro 1907.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Éjszaki post studoj pri juro kaj mekaniko ĝis 1848 laboris kiel inĝeniero. Dum la hungara revolucio de 1848 li servis ĉe la László Csány. En 1860–61 li estis ĉefnotario de la departemento Fejér, en 1865–67 ĉefoficisto. De 1867 li estis ĉefinĝeniero en la ministerio pri publiklaboro kaj trafiko, poste ĉefinspektisto pri ŝtatfervojoj. Li havis rolon en la fondado de Societo Petőfi (1877), kies li estis vicprezidanto. Li verkis en maniero novromantika. Li publikis en Koszorú, Szépirodalmi Közlöny, Fővárosi Lapok kaj en aliaj gazetoj.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Egy lengyel követ Budán (komedio; prezentita de Budai Színkör, 1874);
  • Markó Kapilet, a szerb hős (historiteatraĵo, prezentita de Budai Színkör, 1888).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon