Károly Apor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Apor
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1815 (1815-12-11)
en Turia de Jos
Morto 31-an de oktobro 1885 (1885-10-31) (69-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristofotistopolitikisto
vdr

Grafo Károly APOR estis hungara reĝa supertribunala prezidanto naskiĝinta en Altorja la 11-an de decembro 1815 kaj mortinta en Marosvásárhely la 31-an de oktobro 1885.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Grafo Apor studis juron en Bratislavo kaj en Vieno. Li estis ekde 1861 reĝa supertribunala prezidanto. Li havis gravan rolon apud verkisto Lajos Tolnai en la fondado de la Kemény Zsigmond Társaság, kies li estis la unua prezidanto. Li estis tutlandfama modelbienmastro. Li estis fama librokolektisto. Lian bibliotekon enhavantan plurmilajn volumojn li donacis al Erdélyi Múzeum.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • A székely örökség történelmi és jogi szempontból (Marosvásárhely, 1868);
  • A zöldtakarmány elvermeléséről és eltartásáról (Marosvásárhely, 1883).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon