Károly Bérczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Bérczy
Gravuraĵo pri Karolo Bérczy
Gravuraĵo pri Karolo Bérczy
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1821 (1821-03-02)
en Balassagyarmat
Morto 11-an de decembro 1867 (1867-12-11) (46-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj anglagermanarusahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karolo BÉRCZY [bErci], hungare Bérczy Károly (naskiĝis la 2-an de marto 1821, en Balassagyarmat) estis verkisto, ĵurnalisto tradukisto, ano de Societo de Dekopo kune kun Sándor Petőfi, ano de Hungara Scienca Akademio, fine ano de Societo Kisfaludy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la lernejaj jaroj li iĝis diplomita juristo kaj laboradis en la ŝtata administracio inter 1842-1849. Poste pro malsano li iĝis ĵurnalisto. En 1857 li fondis la unuan hungarlingvan sportan periodaĵon, kies temoj estis la ĉasado kaj la rajdado. Li amikiĝis kun Imre Madách kaj li mem verkis pri la dramisto la unuan bibliografion. Li mortis en Pest (urbo), la 11-an de decembro 1867.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj plej gravaj verkoj estas la tradukaĵoj de Charles Dickens kaj de Aleksandr Puŝkin.