Károly Berecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Berecz
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1821 (1821-10-12)
en Rimavská Sobota
Morto 26-an de decembro 1901 (1901-12-26) (80-jaraĝa)
en Miskolc
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalisto vd
vdr

Károly Berecz [kAroj berec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berecz Károly estis hungara advokato, poeto, ĵurnalisto.

Károly Berecz [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1821 en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 26-an de decembro 1901 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Berecz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis juron en Sárospatak. Li debutis kiel poeto en 1839 en Athenaeum (revuo). En 1841 li estis notario. Post 2 jaroj li estis helpanto de József Eötvös en la hungara parlamento en Pozsony. Tie li konatiĝis kun Sándor Petőfi, ja tiutempe li poemadis. En 1844 li advokatiĝis. En la sekva jaro li estis sekretario de Manó Zichy. En 1848 li redaktis oficialan bultenon. Baldaŭe li vivis ĉefe en Pest (urbo). Tiutempe li kontribuis ekzemple en Hölgyfutár, Vasárnapi Ujság. En 1874 li ricevis postenon en Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szabad hangok (Liberaj voĉoj), (1848) - poemaro
  • Százszorszépek (1858)
  • Krinolin Naptár (1865)
  • A régi „Fiatal Magyarország” (1898) - rememoroj

Fontoj[redakti | redakti fonton]