Károly Csáky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Csáky
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1873 (1873-04-10)
en Bijacovce
Morto 30-an de aprilo 1945 (1945-04-30) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ludovica Military Academy
Familio
Patro Albin Csáky
Frat(in)o Imre Csáky
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo Károly Csáky [kAroj ĉAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáky Károly estis hungara generalo, ministro, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Albin Csáky.

Károly Csáky [1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1873 en Hungara reĝlando, en Szepesmindszent (nuntempa Bijacovce en Slovakio). Li mortis la 30-an de aprilo 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Csáky frekventis akademiojn por oficiroj en Budapeŝto, poste en Vieno. Li komencis sian karieron en 1894 en la supera stabo de hungara armeo. En 1907 li ekinstruis por ĉevalistaj soldatoj, post 3 jaroj li ricevis postenon en la ministerio. Dum la 1-a mondmilito li ekbatalis ĝis vundiĝo kontraŭ la rusoj. En 1915 li ricevis la rangon kolonelo. En 1917 li batalis en Bukovino. En 1917 li emeritiĝis, sed inter 1923-1929 li estis ministro, dume li ricevis la rangon General-leŭtenanto. Inter 1925-1930 li estis parlamentano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]