Károly Csermely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Csermely
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1884 (1884-12-17)
en Budapeŝto
Morto 30-an de marto 1976 (1976-03-30) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pilototeknikistoinĝeniero
vdr

Károly CSERMELY [ka:roj ĉermej] (Budapeŝto, la 17-an de decembro 1884 – Budapeŝto, 30-an de marto 1976) estis hungara teknikisto, aŭtomobil- kaj aviaoafera fakulo.

Li partoprenis - komence de la 20-a jarcento - en longaj aŭtoveturoj, kiel la vojo de Budapeŝto ĝis Parizo (1904), poste Budapeŝto-Konstantinopolo (1912).

Li ekinteresiĝis en 1910 pri aviado kaj aĉetis en Parizo Voisin-tipan aviadilon okcilindran, 90 ĈP-an. Li flugis super Budapeŝto kaj eĉ kunflugigis lian fianĉinon (majo de 1910).

Li estis dum la unua mondmilito direktanto de la aŭtomobil-riparado, poste edukisto de la aŭtomobil-stirado.

Post la milito, li ekinteresiĝis pri la senmotora flugado. Li uzis unuafoje en Hungario aŭtomobilon pri tirado de senmotora flugilo (1933).

Li fondis kun lia filo en Gödöllő la unaun privatan edukelernejon pri senmotora flugado.

Lin distingis en 1965 la Federacio Avia Internacia (FAI, Fédération Aéronautique Internationale).