Károly Derecskey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly DERECSKEY [dereĉkei], Charles, hungara/usona ĵurnalisto. Li naskiĝis en Arad la 2-an de junio 1926.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Derecskey kiel gimnaziano partoprenis en 1944 en la studenta kontraŭstaro. Komence de 1945 li skribis raportaĵojn al Szabad Szó el Transilvanio. Aŭtune de 1945 la rumanaj instancoj arestis lin pro poltikaj motivoj kaj enprizonigis lin por du jaroj. En 1948 li fuĝis en Svislandon kaj li studis en Ĝenevo. Post sia elmigrado en Usonon li finis la porĵurnalistan fakon de Universitato Columbia de Novjorko. Inter 1961–63 li estis raportisto de anglaj kaj usonaj ĵurnaloj el Kongo, inter 1963–66 raportisto de Time Magazin de Parizo kaj Bonno, inter 1966–70 interna kunlaboranto de Time. De julio 1970 li laboris en Vaŝingtono ĉe IBM. Hungare li publikigis malmulte en Új Magyar Út kaj en Új Látóhatár.

Fontoj[redakti | redakti fonton]