Károly Herepei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HEREPEI Károly estis hungara reformita pastro, altlerneja instruisto, ano korespondanta de la MTA (1838) naskita en Vízakna la 24-an de februaro 1802 kaj mortinta en Vízakna la 26-an de oktobro 1871.

Károly Herepei

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Herepei studis en Nadjenjedo, Marosvásárhely kaj Koloĵvaro, pli poste en la universitatoj de Vieno kaj tiuj de Germanio. De 1825 li estis pastro en Koloĵvaro kaj li iĝis populara kiel oratoro. Li estiĝis instruisto de la altlernejo de 1834 en Koloĵvaro, de 1835 instruisto kaj direktoro de la altlernejo de Nagyenyed. De 1841 li estis pastro de Vízakna. Li priokupiĝis eklezihistorion kaj ankaŭ popularigon de natursciencoj. Pluraj paroladoj aperis de li.

Fonto[redakti | redakti fonton]