Károly Illés Edvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Illés EDVI [kAroj ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Edvi Illés Károly estis hungara juristo, advokato, reĝa prokuroro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1895). Lia kuzo estis Pál Illés Edvi.

Károly Illés Edvi [1] naskiĝis la 26-an de junio 1842 en Somogyszil. Li mortis la 6-an de aprilo 1919 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Illés Edvi frekventis universitaton en Pest (urbo). Inter 1864-1867 li instruis juron en Szirák, poste li iĝis advokato kaj prokuroro. Li havis prokurorajn taskojn en Szeged, Arad, Budapeŝto kaj Pécs. En 1883 li iomete blindiĝis, tial li emeritiĝis. Spite tion, li laboris plu, ekde 1888 en Budapeŝto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A bűnvádi perrendtartás magyarázata (1898–1900)
  • A bűntettekről és vétségekről szóló magyar büntető törvények magyarázata (1905)
  • Cifra Juci - teatraĵo prezentita en 1888

Fontoj[redakti | redakti fonton]