Károly Jancsó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Jancsó
Persona informo
Naskonomo Jancsó Károly Demeter Gyula
Naskiĝo 30-an de septembro 1875 (1875-09-30)
en Vașcău
Morto 30-an de junio 1926 (1926-06-30) (50-jaraĝa)
en Bukareŝto
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistoadvokato
vdr

JANCSÓ Károly (janĉo: ka:rolj) estis hungara/rumania hungara juristo, ĵurnalisto naskita en Vaskoh en 1875 kaj mortinta en Bukareŝto en julio 1926.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Jancsó finis juron kaj estis vicnotario en departemento Bihar ĝis 1908. Li forlasis sian postenon kaj en 1908–09 li iĝis en Újpest sekretario de la socialdemokratia partio kaj oficisto de la Laborasekura Kasejo de Budapeŝto. De 1911 li estis oficisto ĉe la ĉefurbo. Li publikis artikolojn en la ĉefurbaj gazetoj. Li estis fondintano de la hungara komunista partio (24-a de novembro 1918), la unua redaktoro de la gazeto Vörös Újság (Ruĝa Ĵurnalo). Post la falo de la hungara sovetrespubliko oni arestis lin, sed li sukcesis elmigri Rumanion. En Bukareŝto li estis kunlaboranto de burĝaj gazetoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]