Károly Mihályfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Mihályfi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1857 (1857-07-27)
en Arad
Morto 13-an de majo 1936 (1936-05-13) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Familio
Edz(in)o Margit Lázár
Infano Béla Mihályffy
Okupo
Okupo aktoro
vdr

MIHÁLYFI Károly [pr. miha:jfi] estis hungara aktoro naskiĝinta en Arad la 27-an de julio 1857 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de majo 1936. Lia filo estis Béla Mihályffy.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Mihályfi debutis en 1875 en provinco. En jaroj 1877–1880 li ludis en Koloĵvaro. En 1880 dungis lin la Nacia Teatro (Budapeŝto), kies ekde 1909 li fariĝis eterna ano. Li havis siajn plej grandajn sukcesojn kiel kunulludanto de Emília Márkus en francaj dramoj. En 1901–02 ŝi instruis en la poraktora lernejo de Szidi Rákosi.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Derblay Fülöp (Ohnet: A vasgyáros);
  • A tanítvány (Goethe: Faust);
  • Jean (Halévy–Crémieŭ-Decourcelle: Constantin abbé);
  • Clémont (Vega: Király és pór);
  • Helmer (Ibsen: Nóra);
  • Oresztész (Sofoklo: Elektra);
  • Fernando (Echegaray: Folt, amely tisztít);
  • Rómeó (Shakespeare.: Romeo kaj Julieto).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon