Károly Nagy (pastro)
Károly Nagy | |
---|---|
Károly Nagy 1927 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1868 en Boroșneu Mic |
Morto | 16-an de februaro 1926 (57-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Rumanio |
Okupo | |
Okupo | teologa verkisto • kalvinana pastro |
NAGY Károly (pro. nadj) estis hungara reformita episkopo, eklezia verkisto naskita en Kisborosnyó la 29-an de oktobro 1868 kaj mortinta en Kluĵo la 16-an de februaro 1926.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Nagy diplomiĝis en 1890 en Nagyenyed kaj poste li pasigis unu jaron en Marburg, unu jaron en Utrecht. Reveninte li estis pastro en Braŝovo, poste en Nagyenyed. De 1895 li estis profesoro en la reformita teologio de Koloĵvaro, de 1908 ĉefnotario de la reformita eklezidistrikto de Transilvanio, de 1918 ties episkopo. Li redaktis la revuon Erdélyi Protestáns Lapok, poste la revuon Református Szemle.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Kálvin teológiája (Nagyenyed, 1895);
- Keresztyén vallástan (I. rész, Kolozsvár, 1899);
- Kálvin mint dogmatikus és etikus (Emlékezés Kálvinról, Bp., 1909).