Károly Ráth (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Ráth
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1829 (1829-02-28)
en Győr
Morto 12-an de aprilo 1868 (1868-04-12) (39-jaraĝa)
en Győr
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Zoltán Ráth
Okupo
Okupo historiistoarkivisto
vdr

Károly Ráth [kAroj rAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráth Károly estis hungara historiisto, arkivisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia filo estis Zoltán Ráth

Károly Ráth

Károly Ráth [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1829 en Győr, li mortis la 12-an de aprilo 1868 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Ráth lernis en sia naskiĝurbo, poste en Pozono. Li batalis dum la hungara revolucio en la hungara armeo. Baldaŭe li ekhavis postenon en Győr en biblioteko, krome li esploris en diversaj arkivejoj. En 1861 li helpis fondi lokan periodaĵon, baldaŭe societon. Inter 1861-1867 li estis arkivisto en Győr. En 1862 li edziĝis. Li ofte okupiĝis pri historio de Győr (historia departemento).

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar királyok hadjáratai, utazásai és tartózkodási helyei (Militiroj, vojaĝoj kaj ripozejoj de la hungaraj reĝoj), (1861)
  • Hazai okmánytár (Codex diplomaticus patrius) (1865-1867)
  • A libényi templom Moson megyében (1874)

Fontoj[redakti | redakti fonton]