Károly Schügerl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Schügerl [kAroj ŝugel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schügerl Károly estas hungara-germana kemiisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1995).

Károly Schügerl [1] naskiĝis la 22-an de junio 1927 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Schügerl frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, teknikan universitaton en Budapeŝto inter 1945-1949, poste 3 jarojn li restis en la universitato. Inter 1952-1956 li laboris en instituto. Post falo de la hungara revolucio de 1956 li forlasis la landon kaj li trovis postenon en Okcidenta Germanio, kie li doktoriĝis en 1964. Li vivis 2 studjarojn en Usono, poste li instruis en universitatoj de Hannover kaj Braunschweig. Liaj esploraj agadoj fokusiĝis pli kaj pli al areo de la biologia procezo, krome li estis la unua kemia inĝeniero en Germanio, kiu komencis labori en bioteknologio. Li ricevis medalon en 1997.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bioreaktionstechnik (1985)
  • Bioreaction Engineering Vol. 2 (1991)
  • Solvent Extraction in Biotechnology (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]