Károly Szabó (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Szabó
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1824 (1824-12-17)
en Köröstarcsa
Morto 31-an de aŭgusto 1890 (1890-08-31) (65-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj hungaraantikva greka
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistotradukisto • bibliografo • universitata instruisto • bibliotekisto
Verkoj Q56063072
vdr

SZABÓ Károly (sabo:) estis hungara historiisto, bibliografo, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Köröstarcsa la 17-an de decembro 1824 kaj mortinta en Koloĵvaro la 31-an de aŭgusto 1890.

Károly Szabó
Instruista stabo en Nagykőrös kun Károly Szabó

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szabó studis en kolegio de Debreceno (1833 – 42), juron en Késmárk (1842 – 43). Li havigis diplomon de advokato en 1845. Inter 1855 – 59 li instruis en Nagykőrös. De 1859 li estis bibliotekisto de la Erdélyi Múzeum-Egyesület kaj instruisto en la reformita kolegio de Koloĵvaro, de 1873 profesoro pri historio de la Universitato de Koloĵvaro, en 1882 – 83 ĝia rektoro. Li estis la esploristo de la malnova hungara literaturo kaj historio. Li estis tradukisto de Sofoklo kaj Eŭripido, de historiaj verkoj de Augustin Thierry.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország történetének forrásai (I – IV., Pest, 1860 – 64);
  • Kisebb történelmi munkái (I – II., Bp., 1873);
  • Régi magyar könyvtár (I – IV., Bp., 1879 – 98, la lastajn du volumojn kompletigis kaj redaktis Árpád Hellebrant);
  • Kun László (Bp., 1886).

Fonto[redakti | redakti fonton]