Károly Szendy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Szendy [kAroj sendi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szendy Károly estis hungara inĝeniero pri maŝinoj, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1970).

Károly Szendy [1] naskiĝis la 7-an de julio 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de novembro 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Szendy akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en Budapeŝto. Inter 1933-1949 li laboris en ĉefurba elektra uzino, poste en planada instituto. Li okupiĝis pri elektraj retoj kaj centraloj. Li ricevis premion Kossuth en 1963.

Lia plej grava verko[redakti | redakti fonton]

  • Korszerű hálózatszámítási módszerek (1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.