Károly Tóbiás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Tóbiás [kAroj tObiaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóbiás Károly, konata en Usono Charles William Tobias estis hungara-usona kemiisto, profesoro, membro (honora en 1993) de Hungara Scienca Akademio.

Károly Tóbiás [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de marto 1996 en Kalifornio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Tóbiás studis en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en Budapeŝto ricevinta diplomon en 1942, gradon Ph.D en 1946. Samtempe li lernis violonadon en Muzikakademio Franz Liszt. Post la diplomo li eklaboris en tiam elstara firmao "Tungsram". En 1947 helpe de lia frato li rifuĝis al Usono pro la komunisma subpremo. Post alveno al Berkeley li trovis laborlokon en Donner Laboratorio. Mallonge post sia alveno li edziĝis baldaŭe li havis 3 gefilojn. En 1982 li duafoje edziĝis. Post jaroj li leviĝis al elstareco kaj monda renomo pro agado de la universitato. Li pensiuliĝis en 1991. Li ricevis diversajn usonajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • vidu detale: [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.