Károly Taubner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Taubner [kAroj taŭbner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Taubner Károly estis hungara matematikisto, luterana pastro, instruisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1840).

Károly Taubner [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1809 en Velegh. Li mortis en 1860? en Verono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Taubner frekventis mezlernejon kaj luteranan altlernejon en Sopron, poste li estis ĉefamilia edukisto. En 1837 li plulernis en universitato en Berlino, kie li doktoriĝis, fine li ekinstruis en gimnazio en Pest (urbo). Tiutempe liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo). En 1840 li vojaĝis al Francio kaj Germanio. Post 4 jaroj li iĝis armea pastro kaj li translokiĝis al Milano, kie li ricevis premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Birálati vizsgálat Hegel bölcselkedése felett (1838)
  • Mértan (Geometrio), (1841)
  • Az első és másodrendű görbék öszrendesekre átvitele és főbb tulajdonságaik (1844) - premiita verko
  • Imádságos könyv mind a két felekezetű evangélikus császári és királyi hadfiak számára (1855)

Fontoj[redakti | redakti fonton]