Károly Thern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Thern
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1817 (1817-08-13)
en Spišská Nová Ves
Morto 13-an de aprilo 1886 (1886-04-13) (68-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Prešov
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikinstruisto • pianisto
vdr

Károly Thern [kAroj tern], laŭ hungarlingve kutima nomordo Thern Károly estis hungara komponisto, pianisto, dirigento, instruisto.

Károly Thern [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1817 en Hungara reĝlando en Igló (nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio). Li mortis la 13-an de aprilo 1886 en Habsburga Imperio en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Thern frekventis lernejojn en Miskolc kaj Eperjes. Post lernado li instruis en Balassagyarmat. En 1836 li translokiĝis al Pest (urbo), kie li komponadis. Li iĝis dirigento en Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1841, kie oni prezentis ankaŭ liajn operojn. Inter 1853-1864 li estis signifa instruisto de Nacia Muzikejo. Li instruis ankaŭ siajn ambaŭ filojn.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gizul (1841) - opero
  • Tihany ostroma (1845) - opero
  • A képzelt beteg (1855) - opero
  • diversaj komponaĵoj por kantado, korusopiano

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]