Károly Vas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Vas [kAroj vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vas Károly estis hungara kemiisto, mikrobiologo, profesoro, membro (korespondanta en 1964) de Hungara Scienca Akademio.

Károly Vas [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1919 en Magyaróvár. Li mortis la 22-an de novembro 1981 en Budapeŝto.

Busto pri Károly Vas

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Vas frekventis teknikan universitaton en Budapeŝto akirinta kemian diplomon en 1941. Komence li restis asistanto samloke, poste li havis postenon en instituto. En la studjaro 1947 li studvojaĝis al Usono kaj Britio. Hejmenveninta li laboris ĝis 1959 en instituto pri viandaĵoj, poste li iĝis katedrestro en agraria altlernejo. Inter 1967-1972 li gvidis instituton pri nutraĵoj. Tiutempe li dufoje laboris en Vieno en UNO. Li okupiĝis precipe pri konservado de nutraĵoj, ekzemple helpe de radiado.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az élelmiszeripari mikrobiológia néhány általános problémája (1962)
  • Válogatott fejezetek az élelmiszeripari mikrobiológiából (1963)
  • A hazai élelmiszertudományi kutatások helyzete (1974)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.