Károly Zágonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Zágonyi

Zágonyi Károly [za'gojni ka'roj] (19-a de oktobro 1822 – post 1867) naskiĝis en Szinérváralja, Hungario, estis la bravulo de Springfield dum la Usona Enlanda Milito.

En 1848 li iĝis memvola patrujdefendanto kaj servis en la armeo de generalo Bem kiel husara kapitano.

Li estas modelo por ĉiu husaro, li kapablis entuziasmigi siajn homojn. Li vundiĝis en batalo kaj la aŭstroj kaptis, enprizonigis lin. Li liberiĝis post du jaroj kaj tuj vojaĝis al Usono en 1851. Tie generalo Frémont komisiis lin organizi malpezan husarregimenton, kion li eminente plenumis. Ĉar lia taĉmento aspektis husareske kaj eĉ la uniformo estis pli bela ol la aliaj soldatoj, la enviantoj komence mokis ilin holiday soldiers (festaj soldatoj). Tiu moka opinio ŝanĝiĝis kiam Zágonyi atakis en oktobro de 1861 kun 300 rajdistoj garnizonon de malamiko en Springfield (Misurio). La garnizonon defendis 1900 soldatoj, sed la regimento disbatis ilin. Tiutempe tio estis la plej elstara militbrava ago. La nomon de Zágonyi la gazetoj angligis "Seagoyne".

La evento pri liberigo de Springfield estas pentrita sur la kupolo de la kapitolo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.