Kázmér Szmodits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZMODITS Kázmér, Szmodics (smodiĉ) estis hungara prikonstrua inĝeniero, doktoro de teknikaj sciencoj (1962) naskita en Koloĵvaro la 11-a de aprilo 1908 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de januaro 1985.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szmodits havigis la diplomon en Budapeŝto en 1930 kaj li iĝis statikiisto ĉe la Hídtervezési Iroda (Oficejo pri Pontprojektado) de Óbuda, poste estis statikiisto ĉe la ĉefurba Városrendezési Magánépítési Ügyosztály (Sekcio pri Privatkonstrua Urbaranĝo). Ekde 1948 li estis statika sekciestro de la Urba Konsilantara Entrepreno de Budapeŝto. Ekde 1953 ĝis 1972 li estis sekciestro de Instituto pri Konstruscienco, poste konsilanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Héjszerkezetek statikája (Bp., 1953);
  • Statik der modernen Schalenkonstruktionen (Düsseldorf, 1966);
  • Keretszerkezetek statikája, dinamikája és stabilitása (Bp., 1972);
  • Útmutató panelépületek statikai tervezéséhez (Bp., 1975)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon