Grossdietwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kället)
Grossdietwil
Blazono de Grossdietwil
Grossdietwil
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 10′ 18″ N 7° 53′ 6″ O / 47.17167 °N, 7.88500 °O / 47.17167; 7.88500 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 18″ N 7° 53′ 6″ O / 47.17167 °N, 7.88500 °O / 47.17167; 7.88500 (mapo)
Areo 10,23 km²
Alteco 571 m super marnivelo
Poŝtkodo 6146
Komunumkodo 1131
Mapo de Grossdietwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Grossdietwil estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 839 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grossdietwil situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rot. Al la komunumo apartenas ankaŭ du eksklavoj, unu nordoriente de la ĉefteritorio kun la vilaĝoj Eppenwil kaj Erpolingen, la alia oriente de la komunumo kun la vilaĝo Kället. Tra la komunumo fluas la rojo Fischbach, kiu alfluas en nordokcidento de la komunumo al la rivero Rot.

La komunuma teritorio etendiĝas sur areo de 10,20 km², de kiuj 22,0% estas kovritaj de arbaro, 72,2% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Grossdietwil limas en nordo al Altbüron, en oriento al Ebersecken, en sudo al Fischbach, en sudokcidento al Gondiswil (Kantono Berno), kaj en nordokcidento al Melchnau (Kantono Berno). La eksklavo Eppenwil/Erpolingen limas en nordo al Pfaffnau, en oriento kaj sudo al Ebersecken, en okcidento al Altbüron kaj en nordokcidento al Roggliswil. La eksklavo Kället limas en nordo al Ebersecken, en oriento al Ohmstal, en sudo al la eksklavo Lingi de la komunumo Ebersecken, kaj en okcidento al Fischbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Zell al St. Urban al la publika transportreto. La du eksklavoj ne disponas pri propraj publikaj trafikokonektoj.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas nordoriente en Reiden en distanco de 12 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grossdietwil datiĝas el la jaro 1184 kiel Toutwillare.

En la 1980-aj jaroj estis trovitaj dum arkeologiaj elfosadoj restaĵoj de romia bieno kaj de preĝejo el la karolinga epoko el la 9-a jarcento.

Dum mezepoko Grossdietwil apartenis al la Baronoj de Wolhusen, kiuj vendis ĝin en la jaro 1300 al la Habsburgoj. Sub la Habsbrugoj la komunumo apartenis al la Grafejo Willisau. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la grafejon, kiu estis ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 lucerna kamparvoktejo. Per la restaŭracio en la jaro 1803 Grossdietwil fariĝis komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno.

En la jaro 1819 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Eppenwil kun Erpolingen estis aligita kiel eksklavo al la komunumo Grossdietwil.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]