Kéked
Kéked estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Gönc. Kék signifas: blua (laŭ la onidiro la vilaĝo ricevis la nomon de fonto havanta bluecen koloron).
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 13 km²
- Alto super marnivelo: 214 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.5456/21.3521
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 3899
- Telefonprefikso: 46
Situo [redakti]
Kéked situas en valo de rojo, Hernád preterfluas, laŭ la slovaka landlimo, laŭ flankovojoj. Gönc troviĝas 15, Miskolc 76 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1297. Dum la historio estis du najbaraj vilaĝoj: Suba kaj Supra Kéked, kiuj unuiĝis en 1942. Ekde la 15-a jarcento en Suba Kéked oni profitis termalan fonton nomatan pri Matiaso la 1-a por banado kaj kuracado. Post Traktato de Trianon la vilaĝoj trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservo estas poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo el la 15-a jarcento, en 1729 barokiĝis
- kalvinana preĝejo
- gotika kastelo de Melczer (melcer) el la 15-a jc.c, baldaŭe renesanciĝis, nun hotelo
- termala (nun neuzata) banejo, la akvo estas 22 °C havanta sulfuron