Képes Újság

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Képes Újság (Ilustrita gazeto)

  • 1. Estis beletristika kaj socia duonmonata revuo redaktita en Kolozsvár kaj eldonita en Arad. Ĝia unua numero aperis la 22-an de aŭgusto 1922. Respondecredaktis Imre Kovács, kaj la 2–3-aj numeroj redaktite de Béla Roboz la 1-an de oktobro. Ĝiaj pli renomaj kunlaborantoj estis: JUHÁSZ Gyula, Kiss Ernő kaj Reményik Sándor.
  • 2. Estis ilustrita politika, literatura kaj arta revuo en Kolozsvár inter 1-a de majo kaj 15-a de oktobro 1945. Ĝin eldonis la ĵurnalo Igazság. Ĝia ĉefredaktoro estis István Nagy, la redaktoraranoj Méliusz József, Tamás Gáspár kaj Simó Gyula. Publikis en ĝi Asztalos István, Horváth István, Jékely Zoltán, Kiss Jenő, Méliusz József, Somlyai László, Szabédi László, Szentimrei Jenő, Tamás Gáspár, Tompa István; Jakab Zsuzsa, Jordáky Lajos, Kallós Tibor, Kőműves Géza. Ĝi aperis en 20 paĝoj grandforme en presejo Minerva Nyomdai Műintézet direktite de Márton Kiss. El ĝiaj belartaj kreaĵoj elstaras la karikaturoj de Gyula Reschner.

Fontoj[redakti | redakti fonton]