Kéthely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kéthely [kEthej] estas vilaĝo kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Marcali. La loknomo signifas laŭvorte: du lokoj, tamen esence signifas: mardoloko, tio estas: bazarado okazas ĉiumarde.

Kastelo de Kéthely
Kapelo en Kéthely

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kéthely situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Balatono-Nagyatád, laŭ fervojo Balatonszentgyörgy-Somogyszob. Balatono troviĝas 7, Marcali 9, Keszthely 22 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1274 laŭ tiama hungara ortografio "Kedhel". La vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio inter 1586-1686, dume ĝi ne senhomiĝis. Dum la 2-a mondmilito la judoj estis deportitaj. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno, sed post 4 jaroj kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto, klubo de maljunuloj, restoracio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kéthely naskiĝis: