Kökar

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kökar
Blazono de Kökar Kökar sur la mapo de Finnlando
Blazono Situo
www.kokar.aland.fi
Gubernio Alando
Provinco Alando
Fondita [[]]
Areo 57,8 km²
Loĝantaro 303
Finnlingvaj 5,9%
Svedlingvaj 93,4%
v  d  r
Information icon.svg

Kökar estas insulo en la aŭtonoma provinco Åland, Finnlando. La insulo havas ĉ. 300 loĝantojn (95 % el tiuj svedparolantoj) kaj surfacon de 64,16 km², el kio 0,39 km² estas interna akvosurfaco. Kiel sur la tuta Åland, la oficiala lingvo estas la sveda.

Enhavo

Komunuma nomo[redakti]

La komunuma nomo aperas unuafoje en teksto de dana velisto de la 13-a jarcento. Tiam la franciskana klostro plej verŝajne funkciis sur Kökar. La nomo estis skribita kiel Thiyckækarl, kiu eble aludis pri dikaj insulanoj.

TrafikoVerkehr[redakti]

Kökar estas atingebla per veturŝipoj de Galtby al Korpo aŭ de Långnäs al Lumparland.

Vidindaĵoj[redakti]

Tombo de franciskana monaĥo ĉe muro de la kirko de Kökar
  • Preĝejo Sankta Anna estis konstruita en 1784 je loko de la franciskana klostro. Tie ekzistas ankaŭ muzeo, ligita al la preĝejo.
  • Otterböte estas bronzeepoka setlejo, kiu estis konstruita ĉ. 1150–1050 a. K.. Ĝi esti malkovrita en 1918.
  • Källskär estas malgranda insulo kaj konata vidindaĵo sude de Kökar.

Vilaĝoj[redakti]

Finnö, Hellsö, Karlby (Karls Dorf), Kyrkogårdsö, Österbygge, Överboda

Eksteraj ligiloj[redakti]