Königssee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Königssee
lago [+]

LandoGermanio
RegionoBavario

Supermara alteco603 m ü. NHN [+]
Koordinatoj47° 33′ 0″ N, 12° 58′ 30″ O (mapo)47.5512.975Koordinatoj: 47° 33′ 0″ N, 12° 58′ 30″ O (mapo)

Longo7,195 km (4.47 mi)
Larĝo1,225 km (0.76 mi)
Maksimuma profundo190 m
Averaĝa profundo98,1 m
Akvokolektejo136,48 km² (13 648 ha)
Areo5,22 km² (522 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Königssee (Bavario)
Königssee (Bavario)
DEC

Königssee (Germanio)
Königssee (Germanio)
DEC
Map
Königssee
Vikimedia Komunejo:  Königssee [+]
vdr
la fjordeca lago Königssee vidata de nordo

La Königssee (reĝolago) estas lago en sud-orienta Bavario en la bavaraj Alpoj. Al tiu apartenas norde la Obersee, situanta kelkajn metrojn pli malalta. Königssee situas inter altaj montoj, okcidente leviĝas la 2717 metrojn alta Watzmann.

Dum la lasta glaciepoko la basenon de la lago formis glaciaj torentoj kaj natura remparo retenis ties akvon. La beleco de la lago kaj la ĉirkaŭaj montoj estis kaŭzoj por establo de la Nacia Parko Berchtesgaden.

La lagoakvo elfluas tra Königsseer Ache (Ache estas bavare por rivero) al Salzach kaj fine al Danubo (Donau).

Vidalvide al la elfluejo de la lago troviĝas profunda ravino (Eisthal=glacivalo), en kiu fluas samnoma rojo (Eisbach=glacirojo). Ĝi kunportis rubon kaj formis en la lago la duoninsulon Hirschau (=cervoherbejo). Sur ĝi situas la pilgrima Preĝejo Sankta Bartolomeo (Königssee) konstruita anstataŭ iama kapelo el la jaro 1134. Je la 23-a de aŭgusto (tago de Sankta Bartolomeo) okazas pilgrimado tien.


Königssee