Körösújfalu
El Vikipedio
Körösújfalu estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Szeghalom. La loknomo signifas: Körös-nova-vilaĝo.
Bazaj informoj[redakti]
46°58′01″N 21°24′00″O / 46.96694°N, 21.4°OKoordinatoj: 46°58′01″N 21°24′00″O / 46.96694°N, 21.4°O
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 710
- Poŝtkodo: 5536
- Telefonprefikso: 66
Situo[redakti]
Körösújfalu situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Rapida Körös, laŭ fervojo Szeghalom-Nagyvárad.
Historio[redakti]
Dum la historio la kampoj apartenis al Újiráz. la vilaĝo formiĝis en 1955 ĉe maldekstra bordo de la rivero.
Vilaĝservoj estas cigana aŭtonomio, lernejo, infanĝardeno, kuracejo, poŝto, kulturdomo, biblioteko, restoracio, sportejo.
