Kübekháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kübekháza [kubekhAza] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szeged. La loknomo signifas: domo de Kübek. Fridrich Kübeck estis respondeculo de tabakokulturoj en Habsburga Imperio.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Monumento pri trilanda punkto en Beba Veche

Kübekháza situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ landlimoj serba kaj rumana sen limpasejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la turka erao la regiono senhomiĝis. Ŝvaboj fondis komunumon por kultivi tabakon en 1844. Katolika preĝejo konstruiĝis en 1853. Post la 1-a mondmilito la vilaĝo trovis sin ĉe la novaj ŝtatlimoj. Post la 2-a mondmilito parto de la germaneco estis deportita. En 1970 la inundo preskaŭ atingis la vilaĝon. Ekde 1999 oni aranĝas ĉiujare festivalon de operetoj. En 2006 tombeja kapelo omaĝe al Sankta Mikaelo konstruiĝis.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, dentokuracejo, infankuracejo, apoteko, familihelpa servo, biblioteko.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kübekháza naskiĝis:

Trilanda punkto Kübekháza-Rabe-Beba Veche[redakti | redakti fonton]

Ĝi naskiĝis post Traktato de Trianon.