Külsővat
El Vikipedio
Külsővat [kulŝOvat] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. Külső signifas: ekstera.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 19 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.2965/17.2267
- Loĝantaro: 860
- Poŝtkodo: 9532
- Telefonprefikso: 89
Situo[redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Marcal, fine de tre mallonga sakovojo, laŭ fervojo Győr-Celldömölk. La lasta urbo troviĝas 9, Pápa 22, Sárvár 28 km-ojn.
Historio[redakti]
La loko estis loĝata dum la neolitiko, antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. Post la mezepoko la turkoj bruldetruis la vilaĝon, sed ĝi travivis la eraon viva. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Margareta de Antioĥio, la fundamentoj devenas el la 15-a jarcento, en 1729 plene trakonstruiĝis, en 1793 barokiĝis
- luterana preĝejo el la 18-a jarcento
- kastelo de Schmidt [ŝmit]
- muzeeto