Küsnacht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Küsnacht Goldbach (stacidomo) kaj Küsnacht ZH (stacidomo).
Küsnacht ZH
Blazono de Küsnacht
Blazono de Küsnacht
Preĝejo de Küsnacht
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Meilen
Koordinatoj  47° 19′ 6″ N 8° 34′ 57″ O / 47.31833 °N, 8.58250 °O / 47.31833; 8.58250 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 6″ N 8° 34′ 57″ O / 47.31833 °N, 8.58250 °O / 47.31833; 8.58250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 13'026
Areo 12,35 km²
Alteco 413 m super marnivelo
Poŝtkodo 8700
Komunumkodo 0154
Mapo de Küsnacht
vdr

Küsnacht ZH estas urbo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 13'026 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Kun averaĝa impoŝtigebla jara salajro de CHF 149'400 (proksimume EUR 91'000) ĝi estas unu el la plej riĉaj komunumoj de la tuta mondo. (Ne miksu kun Küssnacht en Kantono Ŝvico!)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Küsnacht situas inter Zuriko kaj Meilen ĉe la ora bordo de la Lago de Zuriko je la okcidenta deklivo de la montoĉeno Pfannenstiel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Erlenbach pasas la orborda linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu de la Ĉefstacidomo Zuriko tra Zürich Stadelhofen kaj Meilen kondukas al Rapperswil. Tra ĝi kaj lokaj aŭtobusoj la komunumo estas bonege konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipoj de la Zuriklaga Ŝipkompanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj setlejoj en Küsnacht ekzistis en surfostaj vilaĝoj ĉe la lagobordo jam en la novŝtonepoko kaj la bronzepoko antaŭ proksimume 5000 jaroj. En la romia epoko en Küsnacht ekzistis granda bieno kun la nomo fundus Cossiniacus, el kiu deduktiĝis la aktuala nomo de urbo. En mezepoko inter 950 ĝis 1250 post Kristo regis en Küsnacht la libersinjoroj de Regensburg. En la malfrua mezepoko la ordeno de la johanitoj instalis en Küsnacht komandorejon por sia administra distrikto Küsnacht, kun la reformacio la johanitaj posedaĵoj transiris al la urbo Zuriko. Küsnacht ĝis post la Helveta Revolucio restis la distriktĉefloko. En la jaro 1815 tiun rolon transprenis la urbo Meilen.

En la 19-a jarcento en Küsnacht estis publikigita la liberala pamfleto Memorando de Küsnacht, en kiu estis postulita nova kantona konstitucio kun egalaj rajtoj por urbo kaj kamparo.

En 1832 estis malfermita sub la gvido de Ignaz Thomas Scherr en Seehof la una ŝtata por-instruista seminario en la konstruaĵo kie hodiaŭ troviĝas la C.G.Jung-Instituto. Hodiaŭ en la urbo troviĝas anstataŭ la por-instruista seminario la kantona gimnazio de Küsnacht. eröffnet. Der erste zweijährige Ausbildungskurs wurde von 35 angehenden Lehrern besucht. Aus dem Küsnachter Lehrerseminar sind u.a. bekannte Schweizer Dichter wie Jakob Bosshart und Albin Zollinger hervorgegangen. Heute beherbergt die Gemeinde anstelle des Lehrerseminars die Kantonsschule Küsnacht.

Gravaj personecoj, kiuj vivis aŭ vivas en Küsnacht[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]