Küttigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Küttigen
Blazono de Küttigen
Lernejo en Küttigen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47° 25′ 0″ N 8° 3′ 0″ O / 47.41667 °N, 8.05000 °O / 47.41667; 8.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 8° 3′ 0″ O / 47.41667 °N, 8.05000 °O / 47.41667; 8.05000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5403
Areo 11,89 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 5024
Komunumkodo 4008
Mapo de Küttigen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Küttigen estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 5403 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Küttigen etentdiĝa inter la norda bordo de la rivero Aro kaj la kresto de ĉeno de la faldoĵuraso. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Küttigen, Rombach, Horen kaj Kirchberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,89 km², de kiuj proksimume la duono, nome 5,91 km², estas kovrita de arbaro kaj 1,90 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 866 m s.m. sur la kresto de la montoĉeno Wasserflue kaj la plej malalta punkto sur alteco de 360 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Küttigen limas en nordokcidento al Oberhof, en nordo al Densbüren, en nordoriento al Thalheim, en oriento al Biberstein, en sudo al Araŭo, kaj en okcidento al Erlinsbach AG.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Küttigen estas konektita al la publika trafikreto per tri buslinioj de la loka trafikentrepreno de Araŭo kaj per du poŝtaŭtolinioj de Araŭo al Frick. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 24, de Araŭo al Frick, kiu pasas tra la montpasejo Staffelegg. La plej proksima alveturejo al la Svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento tute proksime de la komunuma limo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Küttigen datiĝas el la jaro 1036 kiel Chutingen.

En la jaro 1277 la Senjoroj de Kienberg konstruis sur la Egg-kresto la Kastelon Königstein, de kiu hodiaŭ ekzistas nur ankoraŭ ruinoj. De tie ili administris sian etan voktejon, al kiu apartenis krom Küttigen ankaŭ Erlinsbach. De 1335 ĝis 1535 la vilaĝo estis posedaĵo de la Johanitoj, ĝis ili devis vendi sian havaĵon al la urbo Berno. Ek de tiam la vilaĝo troviĝis sub berna servuteco. En la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion. Küttigen farigixis komunumo de la distrikto Araŭo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]