Kęstutis Bulota

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La rapid-sketisto Kęstutis Bulota (naskiĝis en 1896, pri la ekzakta dato ne estas konsento, estis mortigita fine de la jaro 1941) estis la sola partoprenanto de nacia teamo de Litovio en la Vintra Olimpiko 1928 kaj restis la unua partoprenanto de sendependa ŝtato Litovio en vintra olimpiko ĝis la resendependiĝo de la ŝtato el la rego de Sovetunio en marto 1990. Li konkuris en la rapid-sketaj konkursoj de 500 metroj, 1500 metroj, 5000 metroj kaj 10 000 metroj. En la lasta el tiuj konkursoj li atingis la 5-an pozicion.

Kęstutis Bulota naskiĝis en 1896 en Talino, kaj estis filo de litova veterinaro kaj generalo de la armeo de la Rusia Imperio, laborpostene sendita al la plej granda estona urbo de la imperio. La familio en 1918 revenis al Litovio, Kęstutis en 1921 laboris en la reprezentejo de la respubliko Litovio en Sovetunia Rusio, kaj en 1923 estis inter la litovaj armitoj kiuj aneksis la Memel-regionon de la Germana Regno al Litovio. Sekve li studis en Berlino kaj en 1930 finis la studojn kiel konstrua inĝeniero, poste inter la jaroj 1935 kaj 1940 laboris en ministerio de la demokratia respubliko Litovio. En Litovio li elstaris en pluraj sportaj disciplinoj, aparte en trisalto, futbalo kaj rapid-sketado. Post la okupo de Litovio fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio la 14-an de junio 1941 pro sia dungiteco en respublika litova ministerio li estis deportita al punlaborejo en la norda urala regiono kaj tie samjare estis mortpafita.