Kővágószőlős

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fora panoramo de Kővágószőlős
Paroĥa preĝejo de Kővágószőlős

Kővágószőlős [kOvAgOsOlOŝ] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs. La longa nomo signifas: ŝtonohakanto-vinbera.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kővágószőlős situas sur malebenaĵo, meze de sakovojo. Pécs troviĝas 14, Komló 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La romianoj havis tie komunumon. Restis el tiu epoko prakristana kapelo kun tomboĉelo. Antaŭ la hungaroj longobardoj kaj avaroj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1290 laŭ tiama ortografio "Sceuleus". Tiutempe sur la apuda monto abatejo fondiĝis. Dum la turkoj la vilaĝo daŭre restis viva. Longe oni minadis ruĝan ŝtonon ĉe la monto nomata Jakab (=Jakobo), precipe la muelejoŝtonoj estis famaj produktoj. Dum la 1950-aj jaroj oni minadis ankaŭ uranon, kiu finiĝis en la 1990-aj jaroj.

Loĝdomo de romiano
Romiana kapelo
Tomboĉelo

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, kuracejo, apoteko, poŝto, industria parko.

Interno de la preĝejo
Iama abatejo de Kővágószőlős
Restaĵo de la abateja preĝejo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Remparo de bronzepoka fortikaĵo
Sekco de la remparo
Abateja preĝejo el ekstere en Kővágószőlős