Kővágótöttös
El Vikipedio
Kővágótöttös [kOvAgOtotoŝ] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs. La komenca kővágó signifas: ŝtonohakanto.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 14 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.0863/18.1017
- Loĝantaro: 310
- Poŝtkodo: 7675
- Telefonprefikso: 72
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Pécs troviĝas 13, Szigetvár 29 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1335 en formo "Tüttüs". La kampoj seninterrompe apartenis al eklezio de Pécs. Dum la turkoj la loĝantaro malpliiĝis kaj daŭre vivis tie. En 1704 la serboj detruis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo, interretejo, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, vendejo, drinkejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao el la 13-a jarcento, en 1780 baroka turo alkonstruiĝis
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito