Ĝermolisto de japanaj esperantistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el K. Nohara)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de japanaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de Japanaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de japanaj esperantistoj


A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z

A [redakti]

Abiko Teizirô [redakti]

ABIKO Teizirô, aferisto. Li fondis 1906 en Tôkyô la duan societon en la lando „Nippon E-Kyôkai“, kiun li poste likvidis kaj kunfondis JEA. E-konsulo en Tôkyô, 1907. Kunkompilis J-E Vortaron, 1906.

Aizaŭa Heikiĉi [redakti]

Aizaŭa Heikiĉi, licea instruisto. Li naskiĝis en majo 1898. Sindona laboranto en Yokosuka post foriro de Ossaka Kenji, 1915-18. Li eldonis gazeton „Diino de Stelo.“

Asada Eiĵi [redakti]

ASADA Eiĵi (naskiĝis la 22-an de majo 1865; mortis la 11-an de novembro 1914) estis profesoro ĉe la fremdlingva kolegio de Tokio.

Li estis lingvisto, fakulo pri semidaj lingvoj kaj membro de la Lingva Komitato.

B [redakti]

C [redakti]

Cujuki Kijohiko [redakti]

CUJUKI Kijohiko. Naskiĝis la 19-an de marto 1907 en Kanagawa-ken. Esperantisto de 1926. Li laboris en La Revuo Orienta kaj tradukis „En la nebulo“ (radiodramo de Yamamoto Yuzo), en 1930. Li ankaŭ verkis: „Ŝtala Biblio de Samurajismo“, en1931.

Ĉ [redakti]

D [redakti]

Deguti Kiyoko [redakti]

DEGUTI Kiyoko (1935 - mortis la 29-an de aprilo 2001 en Kameoka) estis la kvara ĉefgvidantino de Oomoto. Subtenanto de Esperanto, ŝi estis honoxra prezidanto de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto.

E [redakti]

Eguĉi Ren [redakti]

EGUĈI Ren, oficisto. Nask.1898 en Hukuoka. Metoda sekretario de Esperanto-Ligo de Kyusyu, la plej bone organizita regiona ligo kun propra organo kaj propra jarkongreso.

F [redakti]

G [redakti]

Ga Morizo [redakti]

GA Morizo. Nask. 1885 (?). iama ĉefdelegito de UEA. Fondinte 1920 Orientan Librejon Esperantistan, importis Esperanto-librojn multege el Eŭropo, kiam preskaŭ neniu kuraĝis tion (En 1922 la laboron heredis Librejo Sihôdô). Ofte interpretis Esperantajn paroladojn de d-ro G. J. Ramstedt, finna vicambasadoro en Tokyo.

Gotoo Seikoo [redakti]

Gotoo Seikoo, ĉefo de multamembra morala societo Kiboŝa (v.) nun disfalinta, estis antaŭe instruisto de knabina liceo. Nask. 19 aŭg. 1884 en Ooita-ken. 1930 fondis Esperanto-fakon en Kiboŝa („Esperanto-Kiboŝa“, marto 1930 - jul. 1933) kaj rekomendis lernadon de Esperanto al siaj grandnombraj adorantoj. Enkondukis Esperanton kiel devigan lecionon en Kinró Knabina Liceo kaj Nippon Presarta Lernejo, ambaŭ administritaj de Kiboŝa. Ĉeestis la UK en Oxford, 1930.

Ĝ [redakti]

H [redakti]

Hajaŝi Joŝimi [redakti]

Hajaŝi Joŝimi, apotekestro. Nask. 15 jun. 1900 en Mie-ken. Esperantisto de 1924. Fidante nur al Esperantistoj li travojaĝis Eŭropon 1928 dum kvar monatoj kaj lia vojaĝlibro vekis grandan sensacion en la japana esperantistaro.

Harada Yubi [redakti]

Harada Yubi (ps. Soken). Nask. 1850 (?), mortis 6 okt. 1916. Kiam li perdis sian solan amatan filon, li decidis daŭrigi lian vivlaboron, t. e. Esperanton, kaj ekstudis la lingvon estante pli ol 60-jaraĝa. Lia fervoro kondukis ĝis tio, ke li povis mem redakti hektografitan, belkolore ilustritan gazeton „Orienta Azio.“

Hayasi Tadasu [redakti]

Hayasi (hajaŝi) Tadasu, grafo, ministro de eksteraj aferoj. Nask. 1850, mortis 10 jul. 1913 en Tokyo. Prezidanto de Japana Esperantista Asocio (JEA) ĝis la morto.

Hirano Nagakacu [redakti]

Hirano Nagakacu, (ps. Hirano Jugao), vicgrafo, oficisto ĉe Centra Radio-Stacio de Tôkyô. Nask. 1895 en T. Kunlab. al „Verda Utopio“. Esperantista poeto.

Hikosaka Motosuke [redakti]

Hikosaka Motosuke. De junio 1909 ĝis 1910 eldonis en Tokio gazeton por eksterlandaj Esperantistoj „Samideano Ĉiumonata,“ kvazaŭ konkure al „Japana Esperantisto“.

Ĥ [redakti]

I [redakti]

Inoue Ŝoogecu Tadaŝi [redakti]

Inoue Ŝoogecu Tadaŝi, stenografiisto de Oomoto. Nask. 22 aŭg. 1909 en Simane-ken. Esperantisto de 1926. Redaktoro de „Verda Mondo1927-1934. Kursgvidoj diversloke tra tuta Japanujo. Rapida parolanto en Esperanto. Verkis „Praktika Konversacio Esperanta“, 1933.

Ito Kooiti [redakti]

ITO Kooiti (Kunrei) (forpasis la 26-an de oktobro 1969 pro kancero) estis japana esperantisto en Jao, delegito kaj fakdelegito dum 15 jaroj.

Eizo Angetu Ito [redakti]

Eizo Angetu ITO, japano. Naskiĝis en la 21-a de aprilo 1902 en Osaka-hu. Propagandisto de Oomoto kaj Universala Homama Asocio. Lia agmaniero distingiĝas.

Iwahashi Takeo [redakti]

Iwahashi Takeo (iŭahaŝi), blindulo, kristano, profesoro de Kansei Gakuin Universitato, instruisto de urba blindula lernejo de Osaka, en kiu li S. Ito k. a. gvidis oficialan kurson de Esperanto (1922-1931). Nask. 16 marto 1898. E-isto de 1918. Ĉeestis 13-an UK. Prezidanto de Japana Asocio de Blinduloj Esperantistoj. Verkoj en Brajla alfabeto: J-E Vortaro, Lernolibro.

Izumi Sigeo [redakti]

Izumi Sigeo (plumnomo), socialisto. Nask. 31. okt. 1902 en Sagaken. Esperantisto de 1921. Kunfondinto de Japana Prolet-Esperanto-Unuiĝo, 1931.

J [redakti]

Jamaga Isamu [redakti]

JAMAGA Isamu (naskiĝis 1905 - mortis la 6-an de junio 1987) estis japana esperantisto kaj delegito de UEA en Otaru, Japanio. Li estis fakdelegito de UEA pri medicino kaj multjara subtenanto de UEA kaj UMEA.

Jamanaka Hideo [redakti]

Jamanaka Hideo, estro de eksterlanda fako de Centra Telegrafejo, Ĥarbin. Nask. 9 febr. 1905 en Kyôto-hu. Li tradukis en Esperanto „Verda Karto“ (filmo novelo) 1931.

Jasuda Jukiĉi [redakti]

Jasuda Jukiĉi, japano, arkitekto de ĉefregistarejo de Formoso. Nask. 1 marto 1904 en Kyoto-si. Dum la studenta tempo en tria nacia kolegio kunkompilis J-E vortareton. Trad. Inkubo (dramo), 1924. De 1927 laboras por E en F.


Juri Tradukacu [redakti]

JURI Tradukacu, japano, firmano. Naskiĝis en la 23-a de septembro 1900 en Kyoto-hu. Bona Esperanto-oratoro. Verkis: Frazaro de Esperanto-Interparolado, 1925; Modela Esperanto-Konversacio, 1928. EdE-J

Ĵ [redakti]

K [redakti]

Katsumori Hirosi [redakti]

KATSUMORI Hiroshi(Hepburn) (1925-2004) estis membro de UEA en Chubu,Japanio, mortis la 9-an de junio en 2004 pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.

Kidosaki Masutosi [redakti]

KIDOSAKI Masutosi, japano, bankisto. Nask. 24. apr. 1907 en Hukuokasi, kaj tie laboris multe por E. Verkoj. E-a Frazaro, 1929, Z-a Legolibro, 1931. Edziĝis al bela riĉega E-istino, f-ino Owada-Hinako.
Verkoj :

  • Konkordance de Marta
  • Legolibro el la konataj verkoj, Mezgrada kurslibro por dudek kaj unu vesperoj
  • Marta (traduko en la Japana de la verko de Zamenhof)
  • Verda Kantaro, kompilis
  • Zamenhofa Legolibro

Kizaki Hirosi [redakti]

KIZAKI Hirosi, japano, adv., eksmembro de prefektura deputitaro de Tôkyô. Nask. 18 okt. 1899 en Mieken. E-isto de 1919. Estis dir. de JEI, iniciatis kolekton de fundamenta kapitalo por ĝi. - (Kuw. )

Kobajaŝi Tomoki [redakti]

KOBAJAŜI Tomoki (小林智樹, Kobayashi Tomoki), japano, en la 1930-aj jaroj estis estro de Knabina Liceo Kihoku Zissen, en kiu Esperanto tiutempe estis instruata oficiale. Li naskiĝis en la 26-a de septembro 1897 en Sendajo, kaj ricevis mencion en la Enciklopedio de Esperanto de 1934.

Kusuda Zensuke [redakti]

KUSUDA Zensuke (naskiĝis 1913; mortis la 16-an de januaro 1993) estis japana esperantisto, delegito de UEA dum 20 jaroj en Amagasaki kaj revigliginto de la japana fervojista movado en la 1970-aj jaroj.

L [redakti]

M [redakti]

Matuba Kikunobu [redakti]

MATUBA (-cu) Kikunobu, japano, desegnisto. Naskiĝis en la 9-a de aprilo 1903 en Yokosuka. Esperantisto de 1921. Multaj artikoloj pri konstruo de Esperanta poezio en Esperanto-Lernanto kaj Literatura Revuo Oriento, 1934. Bona studanto de Esperanta-gramatiko. - (Kuw.)

Micuiŝi Icumu [redakti]

MICUIŜI Icumu, japano. Oficisto de fervoja ministerio: Naskiĝis en la 3-a de junio 1896 en Sizuoka-ken. Direktoro-kasisto de JEI sindoneme kaj sukcese administris ekonomian flankon de JEI preskaŭ de la fondo.

Mijake Hisano [redakti]

MIJAKE Hisano, japanino. Nask. 1905 en Okayama. Laboristino, iam ĉe la presejo de la eldonaĵoj de JEI. Kuraĝa agitparoladantino en E.(Kaw.)

Miyamoto Sinzi [redakti]

MIYAMOTO Sinzi (Kunrei), (1905- 31-a de marto 1998), dumviva membro, delegito en Kobe (Japanio) de 1951 ĝis 1995, forpasis la 31-an de marto 1998.

Muramatu Yukiyosi [redakti]

MURAMATU Yukiyosi(Kunrei), (Hepburn: MURAMATSU Yukiyoshi, 1940-2000), dumviva membro, iama delegito pri radioamatorismo en urbeto Uenohara(nun urbo Uenohara) en Jamanaŝi-prefektujo.

N [redakti]

Nakahara Syuzi [redakti]

NAKAHARA Syuzi (ŝuuĵi), japano, mastro de Kanija Librejo. Nask. 1 dec. 1894. Eldonis kelkajn E-librojn, inter kiuj J-E vortareton.

Nakayama Ooki [redakti]

NAKAYAMA Ooki (1926 - mortis la 27-an de novembro 1991 en Kôhu, Japanio) estis profesoro kaj UEA-fakdelegito pri mikrobiologio.

Narita Sigeo [redakti]

NARITA Sigeo (Kunrei), japano, historiisto de arto, diplomito de Lit. Fakultato de Univ. de Paris. Nask. 1-a de julio 1893 en Akitaken. Reprezentis la Japanan E-istaron ĉe la 13-a kaj 14-a UK-1.

Nisikawa Toyozô [redakti]

Nisikawa Toyozô (190920-a de junio, 2004) estis japana esperantisto, kaj en 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.

Nisida Ryoya [redakti]

NISIDA Ryôya(Kunrei) (Hepburn:NISHIDA Ryoya, naskiĝis 1911 - mortis la 21-an de aprilo 1978) estis japana pastro kaj fakdelegito de UEA en Kisiwada en Osaka Prefektujo. Li lernis Esperanton antaŭ pluraj jardekoj, tradukis kaj eldonis kelkajn librojn pri budhismo en Esperanto. Laste aperis lia traduko de Vervekiĝo de budhismo.

Nisiumi Tarou [redakti]

NISIUMI Tarou (en Esperanto ankaŭ NIŜIUMI Taro;[1] naskita en 1912; mortinta la 28-an de julio 1999 en Tokio) estis japana esperantisto kaj profesoro pri moderna historio en la universitato de Tokio.[1] Dum jardekoj li estis delegito pri sociaj sciencoj, muzeoj kaj teniso. De 1971 ĝis 1974 li estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto.

Nohara Kyuiti [redakti]

NOHARA Kyuiti (kjuuiĉi) Naskita la 10-an de novembro 1871, mortinta la 29-an de junio 1948, japano, instruisto pri fiziko kaj kemio. Membro de JEI de 1906. Li tradukis la historian verkon "Kroniko Japana", pri la duone mitologia historio de Japanio, kaj pro tio honorita je la premio Ossaka en 1939. Li tradukis ankaŭ filozofiajn verkojn el sanskrito, plue ĉinajn klasikaĵojn "Granda Lernado" kaj "Doktrino de Mezeco".

O [redakti]

Oka Hidemiti [redakti]

OKA Hidemiti, japano, filo de OKA Asajiro, zoologo, lektoro de scienca fakultato de Imperia Universitato de Tokio. Naskiĝis en la 2-a de oktobro 1902 en Tokio. Verkis „Pri la uzado de sufikso um“, La Revuo Orienta, Vol. V., 1924; „MendelismoLa Revuo Orienta, Vol. VI., 1925.

Ogata Tomosaburo [redakti]

OGATA Tomosaburo, (tomosaburoo), japano, d-ro pri medicino prof. de fiziologio en Imperia Universitato de Tokio. Naskiĝis: 31-a de januaro 1883 en Osako. Esperantisto de 1923. Du medicinaj raportoj pri rizmalsano, originale en Esperanto, 1925.

Ohaŝi Unokiĉi [redakti]

OHAŜI (oo-) Unokiĉi, japano, komercisto. Naskiĝis en la 27-a de oktobro 1889 en Jokosuka. Esperantisto de 1906. Pionira laboranto en Jokosuka, lulila loko de Japana Esperanto-movado.

Osida Tokurô [redakti]

OSIDA Tokurô, japano, kuracisto. Naskiĝis en la 24-a de marto 1875. En 1919 fondinte Nippon Esperanto-Sya, eldonis multajn Esperanto-lernolibrojn kaj vortarojn. Poste importis Esperantajn librojn el Eŭropo.

P [redakti]

Q [redakti]

R [redakti]

Ryuei Samura [redakti]

RYUEI Samura (1940-2003) estis la ĉefdirektoro de Japana Budhana Ligo Esperantista (JBLE, ekde 1990), bonzo de zen-budhismo, mortis la 23-an de marto.

S [redakti]

Samura Ryuei [redakti]

SAMURA Ryuei (1940-2003) estis la ĉefdirektoro de Japana Budhana Ligo Esperantista (JBLE, ekde 1990), bonzo de zen-budhismo, mortis la 23-an de marto.

Wilhelm Schmid [redakti]

Wilhelm SCHMID (naskiĝis en 1927, mortis la 4-an de novembro 2002) estis germana esperantisto. Kelkajn jarojn post 1959 li oficis en la CO de UEA en Roterdamo. Li edziĝis al japanino kaj poste loĝis en Japanio. Li estis fakdelegito pri goo. Li mortis en Kuki (Japanio).

Simose Kentarô [redakti]

SIMOSE Kentarô (ŝimose kentaroo), (1868-1944) japano, kuracisto kaj fariĝis poste estro de la medicina lernejo en la japana armeo. En 1890, kiam li estis studento, li lernis Volapukon kaj en 1892 Esperanton. Dua Japana Esperantisto. - (Kuw.)

Sugawara Keiiti [redakti]

SUGAWARA Keiiti(Kunrei) (1911-1998), e-isto ekde 1928, membro de Japana E-Instituto de 1929, delegito en Natori pli ol 30 jarojn.

Sumiyosi Katuya [redakti]

SUMIYOSI Katuya (Kunrei) (1905-1996), malnova membro, ofta donacanto, forpasis en Sizuoka (Japanio).

Ŝ [redakti]

Ŝimizu Kacuo [redakti]

EdE-Ŝ ŜIMIZU Kacuo, japano, estro de agronomia lernejo, Hiratuka. Unu el la dir. de JEI. - (Kuw.)

Ŝimomura Joŝiŝi [redakti]

EdE-Ŝ ŜIMOMURA Joŝiŝi, japano. Naskiĝis en la 15-a de januaro 1909 en Nagojo. Laboris ĉe Esperanto-fako de Kiboŝa, Tôkyô. Multe tradukis literaturaĵojn: „Infanmurdo“, teatraĵo, 1930; „Unu Bileto“, detektiva rakonto, 1930; „Ora Masko“ (same), 1931.

T [redakti]

Takase Yosiko [redakti]

TAKASE Yosiko (Kunrei, 13-a de oktobro 1934 - 13-a de oktobro 1997), estis engaĝita esperantisto duonan jarcenton. Ŝi deĵoris sekretarieje de Japana Esperanto-Instituto kaj en siaj lastaj vivjaroj estis unu el la administrantoj de la Esperanto-Domo de Yatugatake.

Takeda Hiroŝi [redakti]

TAKEDA Hiroŝi (1908 - 26-a de septembro 1996), dumviva membro kaj estrarano (1971- 1980) de Japana Esperanto-Instituto, mortis la 26-an de septembro en Matudo.

Taki Rintaro [redakti]

TAKI Rintaro (1905 - mortis la 18-an de septembro 1992) estis dum multaj jaroj delegito en Kakogaŭa en Hjogo-prefektujo.

Tokuda Rokuro [redakti]

TOKUDA Rokuro (1904 - 10-a de januaro 1995), delegito pli ol 20 jarojn en Sizuoka (Japanio) kaj amiko de la ĉinaj e-istoj eĉ dum la Kultura Revolucio, mortis la 10-an de januaro.

Torii Atuzirô [redakti]

TORII Atuzirô, japano, instr. en blindula lernejo de Kioto. Kunfondinto de Japana Asocio de Blindaj E-istoj, 1928. Verkis en brajla alfabeto kursolibron, 1923 kaj E-J Vortaron. - (Kuw.)

U [redakti]

Ueda Koozoo [redakti]

UEDA Koozoo, japano, estis profesoro de farmacia kolegio de Nagasako. Li naskiĝis la 9-an de novembro 1900 en gubernio Hjogo. Krom esti multjara delegito de UEA, li inter alie estis la prezidanto de la 22-a Japana Esperanto-Kongreso en Nagasako.

Ura Ryozi [redakti]

URA Ryozi, japano, estis asistanto de anatomio en la Imperia Universitato de Tokio. Li naskiĝis la 11-an de aprilo 1903 en Tokio, kaj inter alie plurajn jarojn estis landa kasisto de TEKA en Japanio. La sciencisto multe klopodis por Esperanto en medicinaj rondoj.

Usui Syuiti [redakti]

USUI Syuiti, japano, ĵurnalisto de tagĵurnalo „Yomiuri“. Aperigis en 1906 parolon de Kroita pri Esperanto en sia ĵurnalo kaj vekis intereson de publiko. Kunfondinto de JEA, 1906 - (Kuw.)

Ŭ [redakti]

V [redakti]

W [redakti]

X [redakti]

Y [redakti]

Yamada Tempu [redakti]

YAMADA Tempu (naskiĝis 1902 - mortis en aŭgusto 1993) estis membro de la iama Hajkista klubo de Miyamoto Masao.

Sep liaj hajkoj aperis en Esperanta Antologio (1984).

Yuri Tadakatu [redakti]

Yuri Tadakatu (tadakacu) (naskiĝis 1899 - mortis la 8-an de majo 1994) estis UEA-delegito, estro de la E-societo en Asiya (Japanio). En la 1920-aj jaroj li estis gvidanto de Japana Esperanto-Instituto, redakciano de La Revuo Orienta kaj aŭtoro de furora konversacia lernolibro.

Z [redakti]

Zin Kiyosi [redakti]

ZIN KIYOSI (mortis la 6-an de novembro 1986 en Aomori, Japanio) estis japana esperantisto, i.a. tradukinto de la romano La pokalo el blankdiafana porcelano de Takejama Mitio.

  1. 1,0 1,1 Boletín, oktobro/novembro 1962, paĝo 561.