Azia-Oceania Komisiono de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el KAEM)

La Azia-Oceania Komisiono de UEA (KAOEM) konsistas el reprezentantoj de landaj asocioj en Azio kaj Oceanio aliĝintaj al Universala Esperanto-Asocio. Ĝi laboras por harmoniigi la kunlaboron de la regionaj landaj organizoj kaj agadas por semi kaj progresigi Esperanton en la landoj, kie la lingvo ankoraŭ ne aktivas kaj prosperas. KAOEM ankaŭ helpas efektivigi laborplanojn de UEA en Azio kaj Oceanio. La Komisiono fondiĝis la 28-an de julio 1994 dum la 79-a UK en Seulo komence kun nomo Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM). Ĝi eldonas bultenon, mastrumas plurajn projektojn por konigo kaj disvastigo de Esperanto, aranĝas aziajn kongresojn, ktp. Ĝi funkcias per la rento de la tiel nomata Azia Fondaĵo de UEA. La Azia Kongreso de Esperanto okazas ĉiun trian jaron.

En la jaro 2016 laŭ decido de UEA kaj interkonsentoj de la komisionoj Azia kaj Oceania, la ambaŭ komisionoj unuiĝis.

La 9a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazis en Da Nang, Vjetnamio 2019.

En la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Busan, Koreio en 2022, la nova estraro de KAOEM elektiĝis por la mandato 2022-2025

Kontaktoj:

Vidu similajn instancojn: Afrika Komisiono de UEA, Amerika Komisiono de UEA, Komisiono MONA, Eŭropa Esperanto-Unio

Taskoj Frontataj de la Komisiono[redakti | redakti fonton]

1. Sisteme organizi kaj regione vigligi la movadon

2. Subteni junularan movadon

3. Membro-varbado de UEA

4. Semi en la landoj, en kiuj Esperanto ne estas semita

Projektoj de la Komisiono[redakti | redakti fonton]

Azia Kongreso[redakti | redakti fonton]

  1. Okazigi Azia-Oceanian Kongreson ĉiun trian jaron;
  2. Partoprenigi necesajn aktivulojn en Azia-Oceanian Kongreson, kiuj ne pagipovas kotizojn, vetur- kaj restadkostojn ktp., per la subvencio el Azia Fondaĵo.

Kunlaboro[redakti | redakti fonton]

  1. Regule kunveni en ĉiu Universala Kongreso kaj Azia-Oceania Kongreso;
  2. Organizi fakkunsidojn de KAOEM dum Universala Kongreso;
  3. Eldoni la bultenon Esperanto en Azio kaj Oceanio (EAO) en januaro, aprilo, julio kaj oktobro ĉiun jaron kaj ekspedi ilin al E-organizoj kaj aktivuloj en la tuta Azio;
  4. Kolekti mondonacon al la Azia Fondaĵo de UEA por subteni la eldonon de la bulteno "EeA". Laŭlandaj tarifoj po unu ricevanto estu jenaj aŭ pli:
    • Japanoj kaj israelanoj: 20 eŭroj;
    • Koreoj: 10 eŭroj;
    • Ĉinoj: 5 eŭroj;
    • Ceteraj landanoj: 2 eŭroj;
  5. Kolekti informojn pri movadoj diverslandaj por ke esperantistoj povu reciproke kunlabori por la Azia-Oceania komunumo;
  6. Eldoni kaj ekspedi jarlibron de la komisiono ĉiun jaron;
  7. Subteni la projekton "Ĝemelaj urboj" kaj helpi ĝemeliĝojn inter E-kluboj kaj la urboj.

Rilate al UEA kaj ILEI[redakti | redakti fonton]

  1. Aligi ne-aliĝantajn landajn asociojn al UEA;
  2. Membrigi aziajn aktivulojn al UEA;
  3. Membrigi aktivajn instruistojn en Azio al ILEI;
  4. Subvencii al la partoprenontoj de UK aŭ ILEI-konferenco pri kotizo, vetur- kaj restadkostoj laŭ bezono.

Edukado[redakti | redakti fonton]

  1. Sendi Esperanto-instruistojn al bezonataj landoj kaj regionoj;
  2. Starigi TTT-on por instrui Esperanton en aziaj lingvoj.

Esperanto-libroj[redakti | redakti fonton]

  1. Eldoni necesajn librojn;
  2. Subvencii pri eldonoj de necesaj libroj;
  3. Peri transdonon de libroj de donacantoj al asocioj kaj kluboj ks; kaj pagi sendokoston pri tio;
  4. Aĉeti Esperanto-lernolibrojn, vortarojn ktp. al asocioj kaj kluboj.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Azia-Oceaniaj Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Azia Kongreso de Esperanto.
Kongreso Datoj Urbo Ŝtato Kongresanoj Landoj Temoj
9-a 25-28 Aprilo 2019 Da Nang  Vjetnamio[1] 281 22 Esperanto kaj kultura diverseco de Azio kaj Oceanio!
8-a 3-6 Novembro 2016 Quanzhou  Ĉinio 278 20 Esperanto por azia kunlaboro en la reta epoko!
7-a 18–22 Aprilo 2013 Jerusalemo  Israelo Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo!
6-a 19–23 Junio 2010 Ulanbatoro  Mongolio 215 27 Azia harmoniiĝo per Esperanto!
5-a 11–15 Februaro 2008 Bangaloro  Barato 160 29 Esperanto en multlingva Azio!
4-a 25–28 Aŭgusto 2005 Katmando  Nepalo 120 7 Mondpaco el monttegmento Himalajo!
3-a 23–26 Aŭgusto 2002 Seulo  Sud-Koreio 448 15 Interkompreniĝado inter kulturoj;
2-a 22–25 Aŭgusto 1999 Hanojo  Vjetnamio 420 16 Kunlaboro por paco, stabileco kaj disvolviĝo!
1-a 22–25 Aŭgusto 1996 Ŝanhajo  Ĉinio 584 18 Azio kaj la 21a jarcento!

Eldonaĵoj de KAOEM[redakti | redakti fonton]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

KAOEM-regionoj[redakti | redakti fonton]

  • Orienta Azio
  • Sudorienta Azio kaj Oceanio
  • Suda Azio
  • Okcidenta kaj Meza Azio

Membro-ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Komisionanoj de KAOEM[redakti | redakti fonton]

La nunaj membroj de la komisiono estas[2][3]:

Observantoj

S-ro Vasilii Masiagin (REU) Rusio;

S-ino Gong Xiaofeng (ILEI) Popola Respubliko Ĉinio;

S-ino Nepo Nguyen (TEJO) Vjetnamio;

Honoraj Prezidantoj de KAOEM[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Organizoj en Azio-Oceanio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aziaj Esperanto-Asocioj.

Listo de Esperanto-eventoj en Azio kaj Oceanio[redakti | redakti fonton]

En 2016[redakti | redakti fonton]

  • 20-21 februaro: Tutlanda Esperanto-Renkontiĝo (Koreio/Busano)
  • 26-29 februaro: 2-a Speciala Ekskurso kaj AMO Seminario (Nepalo)
  • 19-23 marto: Komuna Trilanda Kongreso (Aŭstralio, Novzelando, Indonezio) (Indonezio/Bandung)
  • 16-17 aprilo: Namkang-a Esperanto-Lernejo (Koreio/ Chongdo)
  • 09-11 aprilo: Esperanto-Domo de Jacugatake estos malferma (Japanio/Jamanaŝi)
  • 14-16 aprilo: 17-a Israela Kongreso de Esperanto (Israelo/Jafo)
  • 17-18 aprilo: Preparo-kunsido por la 2-a Filmo-Festivalo “Teo kaj Amo ” (Ĉinio/Hangzhou)
  • 22-24 aprilo: Printempaj tagoj de Esperanto-Domo de Jacugatake (Japanio/Jamanaŝi)
  • 23-24 aprilo: 26-a Internacia Esperanto- Kurskunveno (Japanio/Dazaihu)
  • 05-08 majo: 12a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM) (Koreio/ Byunsan de provinco Jeonbuk)
  • 13 majo: 3-a Irana Esperanto-Kongreso (Irano/Teherano)
  • 27-30 majo: La 9a Esperanto-Kongreso de Nordorienta Ĉinio kaj la 8-a Junulara Seminario de Esperanto (Ĉinio/Harbino)
  • 28-29 majo: 60-a Kjuŝu-a Kongreso de Esperanto (Japanio/Dazaihu)
  • 11-12 junio: 65-a Kantoo-Esperanto-Kongreso (Japanio/Tokio)
  • 18-19 junio: 64-a Kansaja Esperanto-Kongreso Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine (Japanio/Osako)
  • 17-19 septembro: Aŭtunaj tagoj de Esperanto-Domo de Jacugatake (Japanio/Jamanaŝi)
  • 01-03 oktobro: 48-a Korea Kongreso de Esperanto (Koreio/Seulo)
  • 08-10 oktobro: La 103a Japana Esperanto-Kongreso (Japanio/Ŝiga)
  • 03-06 novembro: 8a Azia Kongreso de Esperanto, Quanzhou, Ĉinio [4]
  • 05-06 novembro: 17a Ĉuugoku/Ŝikoku-Esperanto-Kongreso (Japanio/Ehime)
  • 26-27 novembro: Namkang-a Esperanto-Lernejo (Koreio/Chongdo)
  • 30 decembro – 02 januaro 2017: Transjara Kurskunveno de Esperanto (Japanio/Kameoka)

En 2017[redakti | redakti fonton]

  • 22-29 julio: 102-a Universala Kongreso (Koreio/Seulo)
  • 13-16 oktobro: 4-a SAS (Barato/Bengaluro)
  • 21-24 oktobro: Premidona ceremonio de la filmfestivalo "Teo kaj Amo" (Ĉinio/Huzhou)
  • 23 oktobro: Strategia forumo de UEA pri Orientazia movado (Ĉinio/Hangzhou)

En 2018[redakti | redakti fonton]

  • 28 marto-02 aprilo: Tri landa kongreso (de Aŭstralio, Indonezio kaj Novzelando) en Bekasi, Indonezio
  • 22 aprilo: La 6-a Kongreso de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO)
  • 12 Augusto: La 1-a Arta Festivalo de Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA)
  • 9 Septembro: La 6-a kongreso de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA)

En 2019[redakti | redakti fonton]

  • 25-28 aprilo: 9-a Azia Kongreso (Vjetnamio/Danang)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trezoro Huang Yinbao. “Azio semas, akvumas kaj rikoltas”, en Esperanto n-ro 1307, novembro 2016, p. 235
  2. Esperanto en Azio kaj Oceanio n-ro 104, julio 2019, p. 27
  3. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Trezoro-jul2019; $2
  4. informo pri komuna vojaĝo de Rusio al la Azia Kongreso en Ĉjuanĝoŭ[rompita ligilo] (esperante)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]