Kompakta disko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el KD)
Saltu al: navigado, serĉo
Dorsflanko de kompakta disko.

Kompakta disko (mallonge KDkodoo, ankaŭ nomata lumdisko) estas datuma konservilo, farita el polikarbonato, entenanta maksimume 700 MB-ojn. Ĝi estas inventaĵo de la firmaoj Sony kaj Philips kaj venis en la merkaton en 1982. Ĝi tiam estis tute novspeca: la unua konservilo, kiu estas legata sen mekanika tuŝado, nur per lumradio (lasero).

Lumdiskoj estas uzataj precipe por du celoj:

  • Muzika lumdisko enhavas 80 minutojn da stereofonia son-registraĵo (la unuaj KD-j kapablis enteni nur 74 minutojn).
  • Datena lumdisko povas enhavi 700 megabajtojn da ciferecaj datenoj.

La longo de 74 minutoj por sondisko laŭdire estis elektita de firmao Sony, por ke la naŭa simfonio de Betoveno povu esti sur ununura disko. Laŭdire tion influis Norio OHGA, vicprezidanto de Sony, kiu tre ŝatis la muzikon de Betoveno; laŭ aliaj estis propono de Herbert Von Karajan, kiun konsultis Sony pri la kvalito de ciferecaj registraĵoj.

La diametro de lumdisko estas 12 cm, la meza truo havas diametron de 15 mm. Tio estas unu el malmultaj mezuroj de komputila objekto, kiu ne estas fiksita en coloj.

La datenoj sur datena lumdisko ofte estas aranĝataj en dosier-sistemo laŭ normo ISO 9660.

Ĉe video-registraĵo la kapacito de lumdisko sufiĉus nur por tri minutoj. Tial por video-filmoj (kaj datenoj ĝenerale) oni uzas la pli novan disko-specon DVD.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pluraj konjektas, ke kompakta disko estiĝis en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Sed estas vere, ke komencoj de ĝia estiĝo okazis proksimume ĝis mezo de la 60-aj jaroj de tiu jarcento. Tiam James T. Russell venis al konjekto, kreigi registrosistemon, kiu ebligus nelimigitan reludigadon sen evidenta perdo de kvalito de surdiskigaĵo. Estas konate, ke ekz. kiam gramofondisko reludiĝos plurfoje, la kvalito de la registro sinkas. Ankaŭ magnetofona bendo havas similajn malbonajn ecojn. Tial Russell venis kun ideo de registrado kaj reproduktado de sono sentuŝe, per transdono de informoj sole per lumo. Sed lia maniero havis nenion komunan kun optika registro tiel, kiel ni konas ĝin ekz. ĉe sonfilmo. Li eluzis jam tiam konatan principon de cifereca registro. Tiun liaokaze kreis "punktoj" de lumo kaj mallumo, ĉiu je diametro 1 mikrometro. Kiel lumfonto li uzis laseron, "lumon" kaj "mallumon" li poste transigis je elektra signalo, kiu estis aŭdebla aŭ videbla. Li kreis tiel perfektan registron, kiu neniam reludiĝos. Por tiu ĉi sia sistemo Russell ricevis 22 patentojn. Malgraŭ tio ke li multfoje sukcese prezentis sian inventaĵon, investistoj kaj sciencistoj estis tre skeptikaj. Investoj ŝajnis al ili tro longaj kaj profitoj tro malproksimaj. Kaj tiel tio estis ĝis la jaro 1980. Produktrajtojn aĉetis kompanioj Philips kaj Sony. Tiuj ĉi kompanioj faris kelkajn modifojn de la sistemo, por ke ili subtenu amasvendadon kaj eblecon de "hejma" uzado. En la jaro 1981 35 elektronikaj firmaoj konsentis kun standardo de Phillips-Sony kaj komenciĝis konkurso en produktado de reludigiloj por kompaktaj diskoj. En evoluo de tiuj ĉi reludigiloj "meritas" ankaŭ "alveno" de proporcie malmultekostaj laseraj LED-diodoj. En la jaro 1986 oni jam vendis pli ol 1 miliono de tiuj reludigiloj. Ili tiel fariĝis la plej vendata aparato de konsuma elektroniko. La kompaktaj diskoj inundis la mondon: Preskaŭ perfekta kvalito, preskaŭ neneniigeblaj, kiujn ne ĝenas fingropremoj, etaj gratsignoj kaj eĉ kelkhora pluvo. Sed la evoluo ne haltis.

Al la publiko ne sufiĉis havi "nur" la perfektajn kompaktajn diskojn de firmaa produkto. Tiu volis en la 90-aj jaroj kompaktajn diskojn ankaŭ por registro de komputilaj datenoj kaj por uzado de propraj registroj. Kaj tial aperis reskribeblaj kompaktaj diskoj. Eblis tiel havigi rezervon de propraj datenoj, sed bedaŭrinde ankaŭ datenoj de ceteraj, inkluzive de kopiaĵoj de muzikaj KD en origina kvalito. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, la teknika progreso ebligis produktadon de kompaktaj diskoj, kiuj "lasas sin" forviŝi kaj ludigi denove". Per lasero de unu koloro fariĝos registro, per lasero de alia koloro fariĝos forviŝo.


Terminologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj la vorto kompakta disko (kaj ĝiaj mallongigoj) estas evitinda, ĉar laŭ moderna tekniknivelo, kompaktaj diskoj tute ne estas kompaktaj. Tial oni proponis la kunmetaĵon lumdisko, kiu akcentas la uzon de lumradioj (lasero) en la legado de la disko; similaj kunmetaĵoj ekzistas ankaŭ en la ĉina kaj la islanda lingvoj. Nuntempe, la vorto "lumdisko" jam estas pli multe uzata ol "kompakta disko" kaj "kodisko", sed tamen estas uzata malpli ol la mallongigo "KD".