Kroata Fervojista Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el KFEA)

La Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA) estas landa asocio de IFEF.

Nuna KFEA ekestis sekve de la konataj eventoj en la Civitana Milito en Jugoslavio. Kroataj fervojistoj esperantistaj jam en la dudekaj jaroj konsiderinde agadis en la internacia fervojista movado kaj en la kvindekaj jaroj grave kontribuis al ekesto de la fervojista movado (tiam Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj (JAFE) en Jugoslavio. La anoj de la nuna asocio jam tre aktivis en la okdekaj jaroj - tiam ankoraŭ en kadro de JAFE - kaj fondis la asocion 1991 post ekesto de memstara ŝtato Kroatio.