Kiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KISS
Koncerto en Hellfest, 2013, de maldekstre: Gene Simmons, Paul Stanley, Eric Singer kaj Tommy Thayer
Koncerto en Hellfest, 2013, de maldekstre: Gene Simmons, Paul Stanley, Eric Singer kaj Tommy Thayer
Bazaj informoj
Deveno Ŝablono:Flagikono Novjorko, Usono
Ĝenroj Ŝtonroko (Hard rock)
Glam rock
Metalroko (Heavy metal)
Glam metal
Aktivaj jaroj 1973 - nuntempo
Eldoninto Casablanca, Mercury, Sanctuary, KISS Records
Retejo KISS Online
Membroj

Gene Simmons
Paul Stanley
Eric Singer
Tommy Thayer

Antaŭaj membroj

Peter Criss
Ace Frehley
Eric Carr (mortis)
Vinnie Vincent
Mark St. John (mortis)
Bruce Kulick

vdr
Gene Simmons
Paul Stanley
Peter Criss

La kvaropo Kiss estis fondita en Nov-Jorko en 1972. La muzikgrupo estis influita de kelkaj iniciatoj de David Bowie (ambaŭseksaj estaĵoj), Lou Reed kaj ankaŭ de teatra rok-muzika hororo de Alice Cooper. La anoj de la grupo decidiĝis kamufli sian identecon per ŝminkaĵoj kaj komiksaj kostumoj. Gene akceptis aspekton de vampiro, Paul de stela knabo, Ace de eksterterano kaj Peter de kato. Kiss poste eliris precipe el angla glam-roko (rok-muziko kun cirkaj elementoj) kaj antaŭ publiko ili rigoroze kaŝis siajn vizaĝojn sub maskoj inspiritaj de japana teatro Kabuko. La koncertan bapton la kvaropo faris la 30-an de januaro de 1973 en Coventry Club en novjorka Queens. Kiss klare vidigis per siaj unuaj koncertoj malŝatojn al rok-muzika presaro kaj arogantecon rilate al gepatroj. Ili akiris tiel subtenon de la plej maljunaj novjorkaj rok-muzikaj ŝatantoj. En koncertoj la grupo uzis gigantajn arojn de perkutinstrumentoj kaj piroteknikajn efektojn. El la kvaropo plej multe prezentiĝis basgitaristo kaj kantisto Gene Simmons (naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1949 en Ĥajfo en Israelo), kiu kraĉis fajron, vomis artefaritan sangon aŭ li nur montris sian nekredeble longan tridekcentimetran langon. Diablajn aŭdacaĵojn prezentis ankaŭ la kantanta gitaristo Paul Stanley (naskiĝinta la 20-an de januaro 1952 en Manhattan en Nov-Jorko), gitaristo Ace Frehley (naskiĝinta la 27-an de aprilo 1952 en Bronkso en Nov Jorko) kaj tamburisto Peter Criss (naskiĝinta la 20-an de decembro en Brooklyn en Nov Jorko).

Debuta sennoma albumo de la grupo aperis la 18-an de februaro 1974. La dua gramofondisko "Hotter Than Hell" kun japanaj kreditoj sur la koverto estis ĉe usonaj ŝatantoj farota impreson, ke Kiss estas en la lando de eliranta suno jam famigitaj. Sed temis nur pri komerca tiro, ĉar antaŭa titola albumo venis sur samuraja merkato nur kun dujara malfruiĝo. La unuan grandan furorkanton "Rock and Roll All Nite" alportis la tria gramofondisko "Dressed to Kill". En la sama jaro, en 1975 aperis neatendite sukcesa koncerta dualbumo "Alive!", da kiu tuj vendiĝis duonmilionon da kopioj. Post tiu ĉi hodiaŭ jam kulta ludigaĵo Kiss tiom famiĝis, ke en roloj de iliaj antaŭsaltantoj komencis aperi grupoj, al kiuj antaŭe varmigis la publikon ĝuste "kissanoj". Produkton de nova albumo "Destroyer" ekprenis Bob Erzin, kiu al kelkaj komponaĵoj enpremis alian karakteron pro uzo de pluaj instrumentoj. Sed ŝatantoj volis pli krudan LP gramofondiskon "Rock and Roll Over", ludigata preskaŭ vive en novjorka Star Theatre. La 12-an de decembro 1976 Ace Frehley estis dum koncerto en Lakeland Colliseum sur Florido trafita per elektra kurento, kiam li per unu mano tuŝis metalan konstrukcion de kulisoj kaj per la alia kordojn de sia gitaro. Onidire li estis revivigata dudek minutojn, post kio li leviĝis kaj komune kun la ceteraj li daŭrigis en la koncertado ĝis ties fino. En marto de 1977 Kiss alvojaĝis Japanion, kie dum kvar koncertoj ili superis rekordon de vizitantoj, kiun tenis tie ĝis tiu tempo Beatles. Kiss havis tiutempe ankaŭ multegon de nemuzikaj aktivaĵoj de vendado de diversaj surkudraĵoj ĝis ekzemple al eldono de sia komikso. Tiu aperis la saman tagon kiel albumo "Love Gun" kaj Kiss antaŭ ties preso aldonis antaŭ okuloj de bulvardaj medioj en presistan farbon eĉ iomete de sia propra sango. Tiel ili povis fanfaroni, ke tiu ĉi komikso estis "skribita per sango de la grupanoj". Sukceson de la unua vivkoncerto vane klopodis ripeti duobla LP "Alive II". Fine de la sepdekaj jaroj la mondo komencis subiĝi al diskoteka febro kaj tial ankaŭ Kiss akomodis sian albumon "Double Platinum" al tiu ĉi evoluo. La menciita 2KD enhavis remiksitajn komponaĵojn, kies ritma elekto estis reguligita tiel, por ke ĝi plimulte alproksimiĝu al diskoteka stilo. En 1978 unuopaj "kissanoj" eldonis siajn soloajn albumojn. Fine de la 70-aj jaroj Kiss ludigis novan albumon "Dynasty", en kiu la tedigitan Crisson, kiu malamis la nomadan vivon, parte anstataŭis tamburisto Anton Figo. "Dynasty", kiu aperis la 23-an de majo 1979, ŝokis konvinkitajn ŝatantojn per diskutinda diskoteka furorkanto "I Was Made for Loving You".

Post ses jaroj de la komuna koncertado kaj ludigado de LP gramofondiskoj forlasis la bazan konsiston tamburisto Peter Criss, kiu lastfoje koncertis kun "kiso" en novembro de 1979. Post maja eldono de komiksa LP "Unmasked", sur kiu denove partoprenis Anton Figo, elvojaĝis al nova koncerta ŝnuro kun Kiss nova tamburisto Paul Caravello, kiu elektis artistan nomon Eric Carr kaj maskon de "vulpo". En 1981 tiu ĉi nova konsisto plifortigita je usona simfonia orkestro, eldonis muzikon al neniam nefilmita filmo „The Elder“. Ŝatantoj alkutimiĝintaj al per alkoholaĵo kaj sovaĝaj vesperetoj obsedita "frenezan" grupon nerajtigite rifuzis tiun ĉi diskon, kies tekstoj estis subite plenaj de moralaĵon kaj kies muziko estis nekutime kultivita kaj riĉigita je kvanto orkestraj reguligoj. Dum ludigado de LP "Creatures of the Nights" Steve Farris, Bob Kulick (frato de ilia pli posta gitaristo Bruce) kaj Vinnie Vincent kiel gastigantaj gitaristoj ekludis anstataŭ vundita Frehley, kiu komence de la jaro 1982 karambolis en sia aŭto. En sekvanta koncerta ŝnuro Vinnie Vincent prezentiĝis en masko de faraono kaj la tuta grupo ŝokis per sia sceno, sur kiu estis starigita maketo de grandega tanko. La 18-an de septembro 1983 la grupo subite prokrastis dum programo MTV sian faman ŝminkitan eksteraĵon kaj monstrajn kostumojn kaj mallongtempe post tio ĝi eldonis "civilan" albumon "Lick It Up". Je tri tagoj pli poste Kiss komencis en Lisbono koncertojn kun jam plenvalora ano de la grupo Vinnie Vincent anstataŭ Ace Frehley, kiu estis elĵetita jam en junio de 1983. Sed en plua vico "Animalize" jam partoprenis plua kalifornano Marc St. John, sed kiu ne partoprenis en koncerta ŝnuro komencinta la 30-an de septembro 1984 en angla Brighton. Sur disko "Asylum" nova gitaristo Bruce Kulick transprenis gitarajn partojn. En konsolida konsisto aperis studia ludigaĵo "Crazy Nights". Kompilaĵo "Smashes, Trashes & Hits" krom la plej grandaj furorkantoj alportis du novajn komponaĵojn – "(You Make Me) Rock Hard", "Let´s Put the X in Sex" kaj far Eric Carr rekantita "Beth", kies originan vokalon havis je konscio Peter Criss. Lastfoje en konsisto Simmons, Stanley, Carr kaj Kulick aperis fine de la 80-aj jaroj disko "Hot in the Shade".

Tamburisto Eric Carr la 24-an de novembro 1991 subiĝis al kancero de koro. Sur lian lokon venis blonhara Eric Singer, kun kiu Kiss ludigis multe duran albumon "Revenge. Je unu jaro pli poste, en 1993 tiu ĉi kvaropo ludigis vive "Alive III", sur kiu estas komponaĵo "Star Spangled Banner", kio estas propre iom reguligita usona ŝtata himno. Grandan intereson vekigis prezentiĝo de sesopo Kiss (Simmons, Stanley, Frehley, Criss, Kulick, Singer) en programo de usona MTV. Tiu ĉi viva prezentiĝo estis poste plenigita je kelke da pluaj koncertaj komponaĵoj kaj en 1996 ĝi aperis sub nomo "MTV Unplugged". Kvaropo Kiss, jam sen Frehley kaj Criss, tuj poste ludigis vican diskon "Carnival of Souls".

La populareco de kvaropo Kiss malrapide malfortiĝis, sed subite en la jaro 1996 okazis surpriziga kaj tre bonvenigata reveno de tiu ĉi legenda grupo. Enkadre de la tutmonda koncerta ŝnuro, sur kiu la grupo prezentiĝis post 17 jaroj denove en la devena konsisto kaj kun la devenaj maskoj kaj kostumoj kvaropo Kiss koncertis la 14-an kaj la 15-an de decembro 1996 eĉ en Prago, kiu tiel fariĝis unua eŭropa haltejo de tiu ĉi koncerta ŝnuro, kiu komenciĝis en Detroid. Poste la devena kvaropo eldonis studian albumon "Psycho Circus" kaj la 31-an de oktobro 1998 la grupo ekvojaĝis el Los Angeles al sia plua koncerta ŝnuro, dum kiu Gene Simmons, Paul Stanley, Ace Frehley kaj Peter Criss prezentis en sia bombasta parado tridimensiajn bildajn efektojn. Spektantoj povis tiel per specialaj okulvitroj gustumi 3-D efektojn bildigataj sur specialaj grandegaj videomuroj.

Lasta regulara faro de kvaropo Kiss estas viva dualbumo "Alive IV", kiun la grupo ludigis la 31-an de decembro 1999 en Vankuvero. En 2000 kvaropo Kiss eldonis sur DVD duhoran dokumenton "Kiss - The Second Coming", kiu rakontas pri la reveno de la origina konsisto en 1996 kaj la sekvanta monda koncerta ŝnuro.

Dum pli ol dudek sep jaroj de longa kariero grupo Kiss sukcesis vendi pli ol 100 milionoj da kopioj de ĉiuj ĝisnunaj tridek du albumoj. Dudek naŭ el ili estis aŭ platinaj aŭ almenaŭ oraj, kio estas faro, kiun sole Beatles sukcesis atingi.

Diskografio