KLT-reaktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La KLT-reaktoro estas nuklea reaktoro, kiu estas enkonstruita en nuklean glacirompilon de Tajmir-klaso kaj en kargoŝipon Sevmorput. La reaktoron evoluigas OKBM.

Tiu estas premakva reaktoro de la tria generacio, kiu estas ekipita kun 241 ĝis 274 brulelementoj. La brulelementoj konsistas el 30 ĝis 40 procentoj de riĉigita uranio. La reaktoro produktas la terman povumon de 135 MWth. La elektra povumo estas ĉ. 35 MW.

Oni devas ŝanĝi la brulelementojn post ĉiun trian-kvaran jaron.

Oni konstruas en Sankt-Peterburgo la unuan naĝantan nuklean centralon „Nuklea centralo akademiko Lomonosov”, kun du KLT-40S kaj por funkciejo en la urbo Viluĉinsk. La ekkonstruo okazis la 15-an de aprilo 2007. La reaktoro KLT-40S devos havi malnetan povumon de 35 elektraj megavatoj. La neta povumo devos esti 32 MWe. La unua surakva nuklea centralo longos 144 m, larĝas 30 m kaj kun du KLT-40S-reaktoroj havos la kapaciton de ĉ. 70 MW.